Dek Fabeloj

Lernolibro por Grupa Legado aŭ Hejma Studado

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): KOHRS, Ch. - KRUGER, D.
Eldonejo kaj jaro:   CHILDREN AROUND THE WORLD, San Diego, 1986.
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Kvankam la subtitolo indikas lernolibron, la eldonaĵo estas fakte legolibro, kiu speciale fokusigas la atenton (per tipografiaj solvoj) je la afiksoj. Plej bone uzeblas la materialo en postkomencanta nivelo, sen la bezono de la vortolisto ankaŭ en NE anglalingva grupo.
En la libreto estas prilaboritaj 10 fabeloj, vicorde aranĝitaj en ordo de malfacileco. Ĉe la fino de ĉiu rakonto troviĝas dulingva vortolisto kaj por ĉiu fabelo kreiĝis du ekzercoj, lokitaj ĉiuj (sume tute diversaj) fine de la libro.
La materialo aĉeteblas en la listigitaj libroservoj.
Ne-pagipovaj kursgidantoj povas peti ilin ĉe Ronald Glossop.
Poŝadreso: Ronald Glossop, 8894 Berkay Avenue, Jennings MO 63136, Usono.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron