|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
WELLS, John |
Eldonejo kaj jaro: |
E-Asocio de Britio, 2001. |
Tipo de instruilo: |
KD |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj
informoj
Nia opinio:
Kompaktdisko uzebla ankaŭ komputile, kun anglalingva
prelego de modela elparolo, prezentita de profesoro John Wells, tutmonde
konata fonetikisto.
Liaj pledo por la lernado de Esperanto, konsiloj kaj prononcekzemploj
rilate la esperantajn vokalojn kaj konsonatojn povas multe kontribui al
la lingvolerna celo.
60 esprimoj kaj modelfrazoj (pruntitaj el la kursmaterialo de la brita
koresponda kurso) estas dufoje laŭtlegitaj: unue angle kun e-lingva traduko,
kaj poste inverse.
Kaj la fonetika materialo, kaj la frazoj bone servas por oreltrajnado;
la perkomputila uzo ebligas ankaŭ ekzercadon de samtempe aŭdataj kaj
vidataj informoj, poste ankaŭ unu sen la alia, eĉ kiel diktado.
Verdaj La Junkoj Ho! – traduko de tradicia angla kanto Green
Grow the Rushes Oh, prezentita de Stephen Thompson, pruvas ke eĉ
kanti eblas en Esperanto.
Al la komputila versio de la materialo aldoniĝis ankaŭ komputila kurso
kun elparolaj kaj ekzercaj modeloj.
La minimuma teknika postulo por povi uzi la diskedon komputile: Vindozo
95, 16MB RAM, 14 MB disko, Pentium 100, SVGA, sonkarto kaj mikrofono.
(Rim. la E-kurso ne uzeblas sur XP!)
Bonvolu aŭskulti ĉi
tie!
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|