|
|
B |
aza lernolibro
Iam en la unuaj 1990aj
jaroj mi sercxis lernolibron por unusemajna komencanta kurso 20-hora.
Mi trovis "Egaleco kaj Paco per Esperanto" de Lars Forsman. Gxi tuj ekplacxis
al mi, malgraux sia ne-luksa aspekto: verdaj kovriloj, nigrablankaj malgrandaj
desegnajxoj, lingvajxo, kiun oni povas uzi kaj paroli ekde la unua leciono.
Al mi tre gravas tio, ke kvankam miaj lernantoj ne povus ellerni Esperanton
dum semajnfina aux unusemajna kurso, al ili restos libro, kiun ili povos
memstare uzi por plulernado, des pli, cxar la libro enhavas ekzercojn
kaj la bezonatajn solvojn.
Kiam mi pli akre pristudis
la lernolibron, mi rimarkis, ke iom svedeca kaj skandinavia gxi estas
kaj mi devas iom modifi la gramatikerojn por ke ili helpu finn-parolantojn,
sed tio ne gxenis min. Mi finnigis la vortlistojn kaj la gramatikajn klarigojn
kaj samtempe malkovris la humuron kasxitan en la etaj desegnajxoj, kiuj
vere tauxgas por paroligi la lernantojn kaj eviti tradukadon. La finna
eldono aperis antaux kelkaj jaroj kaj dua estas pretigata. Krome, "Egaleco
kaj Paco per Esperanto" jam aperis ankaux en la dana kaj rusa kaj estas
tradukita en cxinan kaj anglan lingvojn.
Post la lernado de
la alfabeto oni tuj komencas paroli kaj legi. La metodo estas simpla kaj
praktika, mi nomus gxin rekta, cxu vere, tio dependas de la instruisto.
Oni lernas prezenti sin, kalkuli, aperas la demandaj vortoj "kio" kaj
"kie". Sekvas konkretaj substantivoj pri cxiutagaj hejmaj objektoj kaj
kun ili prepozicioj, difina artikolo, trinkajxoj, koloroj, adjektivoj.
La instruisto mem povas decidi la rapidecon, la teksto de la libro ne
estas klare dividita en "lecionojn". Estas lernataj kelkaj verboj kaj
la -as-tempo kaj komencigxas la intrigo, kiu kunligas la reston de la
lernolibro: itala junulo korespondas kun svedino, ili renkontigxas, laboras,
studas kaj – vi divenis – enamigxas kaj geedzigxas. Utila por la lernanto
kaj la instruisto estas, ke la gramatikajxoj aperas en malgrandaj dozoj,
kiuj ripetigxas kaj akumuligxas.
En la fino de la libro
troveblas listoj pri la afiksoj kun priaj ekzercoj, tabelvortoj, ok gravaj
reguloj pri la finajxoj -a, -o, -n kaj -e kun respektivaj ekzercoj, -ig
kaj -igx, aktivaj kaj pasivaj participoj. Kondicionalon kaj pasivon la
libro ne instruas. La fina lauxalfabeta vortolisto en la originalo estas
Esperanta-sveda, en la tradukoj kompreneble E-traduklingva.
L |
ernolibro progresiga
Post la baza lernolibro
estas interese labori surbaze de tekstoj, kiuj rakontas pri interesa studanto
cxe Karlskoga. La libreto havas ankaux ekzercojn kaj solvojn.
D |
auxriga lernolibro
La lernolibreton Ludoviko
Zamenhof (sesdeko da pagxoj) kun ekzercoj por progresantoj mi uzis, kiam
mi gvidis du grupojn, komencantan kaj progresantan, samtempe. La progresantoj
memstare laboras kun la libro en apuda cxambro, kaj mi nur kelkfoje vizitas
ilin por vidi, cxu aperis problemoj. Ne multaj aperos, cxar la libro enhavas
la solvojn de la ekzercoj. Helpe de siaj notoj la progresantoj rapide
reiras al la demandendajxoj dum miaj vizitetoj. La libreto, tute Esperanta,
enhavas cxarmajn desegnajxojn de Kurt Frisk pri Zamenhof kiel knabo kaj
plenkreskulo kaj rakontas pri lia vivo gxis la kongreso de Bern (1913).
P |
aroligaj ekzercoj
Ne cxiu lernas Esperanton
en kelkaj horoj, kiel lauxdire faris Tolstoj. "Ekparolu Esperanton"(kvindeko
da pagxoj) ripetas kaj firmigas la instruitajxojn de la baza lernolibro,
sed ne necesas koni tiun libron por dauxrigi per "Ekparolu". La mallongaj
listoj kun cx. 250 vortoj reliefigas "internaciajn", tuteuxropajn vortojn
kaj estas Esperanta-svedaj, sed se alilingvanoj uzas sialingvan vortaron,
ili facile eklaboras.
La libreto tauxgas
kaj al komencantoj kaj al dauxrigantoj kaj donas temojn por diversnivela
praktika interparolado aux verketado: rakontu pri bildo, trejnu vin pri
lauxtlegado de numeraloj (jaroj kiam okazis io memorinda), finpensu frazon
kies komenco enestas, elpensu ki-demandojn, faru vortojn uzante afiksojn,
rerakontu anekdotojn uzante helpvortojn. La moto estas: "Vi pensas internacie!
Kial ne paroli internacie?" – kaj en la fino la maturigxon de la homaro
montras "La Borso 2087", kie la akcioj de Bomboj AK draste devalorigxis
kaj tiuj de Savu La Infanojn kaj Esperanto plivalorigxis.
Tio montras la humanan forsmanan ideologion. La libreto konvenas por gruplaboro
en amika etoso, aktiviga lernantojn kaj sciigas ilin pri la historio de
Esperanto: Zamenhof, Lingwe Universala, aliaj planlingvoj, radioelsendoj,
antauxjugxoj, "litera turo", kiel utiligi E-on ktp.
S |
kribaj ekzercoj
En "Ekzercoj en la
internacia lingvo Esperanto 1" la klarigoj kaj novaj vortoj estas skribitaj
kvarlingve: en la franca, angla, germana kaj sveda. Internaciaj grupoj
povas uzi gxin, se almenaux kelkaj grupanoj scias iun el tiuj euxropaj
lingvoj. La libro estas en la formato A4, havas centon da pagxoj kaj spacon
por la farendajxoj de la lernanto. Gxi estas tiel-nomata "laborlibro"
kaj ne enhavas solvojn. La ekzercoj komencigxas per simplaj konkretaj
substantivoj, prepozicioj, numeraloj, nomoj de landoj (en -io formo) kaj
de urboj, sinprezentado - iom kiel en la lernolibro "Al paco ..". Gxi
trejnas la lernantojn pri substantivoj, verboj, adjektivoj, numeraloj,
demandado, vortfarado, korelativa tabelo, reliefigante la gravecon de
la bazaj finajxoj -o, -a, -e , -n . En la fino la auxtoroj bonvenigas
la lernantojn al Ekzercoj 2, kiu ne ankoraux aperis.
L. Forsman verkis ankaux
svedlingvan gramatiketon. Laux mi la avantagxoj de liaj libroj estas la
modera prezo, praktika uzebleco, humuro kaj pacema vivkoncepto, tamen
ne tro altrudema.