|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
LUKOŠEVIČIUS, Telesforas |
Eldonejo kaj jaro: |
[E-klubo Revo]. Panevėžys. 1999. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Aĝgrupo: |
pluraj |
Pliaj, detalaj
informoj
Nia opinio:
La grandformata libro estas kvazaŭ protokolo de lecionoj,
en kiuj redoniĝas laŭvorte la dialogoj inter la instruanto kaj la lernantoj.
Instruisto eniras en la klasĉambron kaj salutas gelernantojn per la
vortoj "Bonan tagon". La gelernantoj respondas per la samaj vortoj.
Per kiuj vortoj mi salutas vin, lernantoj?
Vi salutas nin per vortoj "Bonan tagon". ktp
Antaŭ tiaj konversaciaj partoj estas mallongaj gramatikaj enkondukoj
per tipografie bone eligitaj ekzemploj, vortolisto, kaj post la "demando-respondo"-partoj,
ordigitaj en du kolumnoj venas kelkaj demandoj personaligitaj (finfine
sen donitaj respondoj). Kelkfoje troviĝas sub la titolo "Konversacio"
pli longaj monologaj tekstoj.
La libro estas riĉa je movadhistoriaj kaj E-kulturaj elementoj.
La lecionoj de la libro forte memorigas al la Cseh-kursoj, tamen sciendas
ke en tiu metodo (pro diversaj kaŭzoj) oni ne donas la tekstojn de la
lecionoj al la lernantoj, male ĉi tie: tiu ĉi lernilo estas por la uzo
de la lernantoj. Alia rimarko: la pritraktado de la gramatikaj eroj ne
kongruas al tiu vicordo, kiun Cseh preskribas en sia metodo. Do, ne konsideru
ĝin oficiala cseh-metoda materialo.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|