|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
CHRDLE, P. - CHRDLOVÁ, S. |
Eldonejo kaj jaro: |
KAVA-PECH, 1998. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
ĉeĥa |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Sprite, nekutime kaj lernant-amike konstruita ĉeĥ-lingva
lernolibro por komencantoj, kiu ne ene de 3 tagoj, sed 3 monatoj promesas
helpi ellerni la bazon de E-o (kaj tio jam al pluraj sukcesis laŭ la
aŭtoroj).
La lecionoj doniĝas laŭ la tagoj de la semajno, po unu de lundo ĝis
ĵaŭdo, kaj unu ripetiga por la semajnfino. Neniu estas pli longa ol
2 paĝoj kio tre instigas la lernantojn studi, eĉ se oni ne disponas
pri multe da tempo. En la lecionoj estas donitaj nacilingvaj difinoj pri
la fenomenoj de la E-gramatiko kaj donitaj kelkaj ekzemploj ĉiam kun
traduko al la ĉeĥa. En la dua parto (paĝo) de la leciono estas dulingva
listo pri frazoj, enhavantaj la ĵus traktitajn lingvajn elementojn. Ekde
la 9a semajno (lasta triono de la materialo) ĉiutage venas nova listo
de esprimoj kaj frazoj laŭ la temoj de la ĉiutaga vivo, ekz.: de manĝado-trinkado,
familio, vojaĝo, domo ĝis religio, industrio, politiko kaj fine: La
Esperanto-movado.
La semajnfinaj taskoj estas ĉiam tradukigaj el la nacia lingvo al E-o,
tuj, sampaĝe kune kun la solvo.
En la lingvolernado ne spertaj memlernantoj verŝajne bezonas gramatikan
konsultlibron, sed certe ĝuas kaj volonte finstudas la libron ja kapablas
digesti la bone dozitan materialon.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzo(j):
Eldoneja
hejmpaĝo
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|