|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
SZERDAHELYI, István |
Eldonejo kaj jaro: |
Budapest, 1972. 3a tralaborita eld. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
infanoj super 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Profesoro Szerdahelyi estis ne nur por la hungara, sed
ankaŭ por la internacia e-instruistaro tre konata kaj de ĉiuj respektata.
Tiu ĉi lia lernilo en la 70aj jaroj estis multe kaj sukcese uzita. (Nur
tiu ĉi 3a eldono, krom la irana represo presiĝis ankaŭ en Hungario
en 20 000 ekzempleroj! Sciendas, ke de 1966 esperanto tie estas oficiale
agnoskata, en ĉiuj niveloj de la lerneja sistemo instruebla lingvo.)
La kursmaterialo sufiĉas por dujara lerneja programo kun semajne 2 renkontiĝoj,
kaj donas firman bazon kaj ampleksan konon de esperanto-gramatiko, leksiko
kaj kulturo. Pretiĝis ankaŭ la dua volumo, daŭriga kurso kun la titolo
Esperanto 2.
La ĉefaj celoj de la libro estas la gramatiko kaj legigo; neglektiĝas
(tutpardoneble pro la epoko kaj ties lingvoinstruaj modoj) la paroligaj
flankoj. La gramatikaĵoj estas zorge kaj profesie ellaboritaj; desegnaĵoj,
skemoj kaj tabeloj helpas la komprenon.
Krom la enlecionaj prezentadoj meze de la libro troviĝas 22-paĝa sistema
gramatiko kun ilustraĵoj kaj ĉe kelkaj partoj seslingvaj (e-o, angla,
franca, germana, itala kaj rusa) kompar-tabeloj.
Multaj mallongaj anekdotoj, fabeloj kaj fabloj donas bazon por la prezentendaj
lingvaj eroj. Kantoj, poemoj kaj primovadaj konoj faras la libron pli
interesa, sed eĉ per ili la enhavo estas tro serioza, klasika por la
celgrupo.
La libro bone respegulas ankaŭ la politikan sintenon de la epoko: la
"internacieco" estis vidata preskaŭ nur de malantaŭ la "fera kurteno",
la ekzemploj ĉerpiĝis plejparte el la orient-eŭropaj landoj, kio verŝajne
estis postulo por oficiala lernilo en Hungario.
Tipografiaj solvoj, piktogramoj pri la diversaj partoj kaj ekzercoj helpas
orientiĝi en la libro.
Bedaŭrinde malmultas la rektaj, enlecionaj ekzercoj, la veraj laborigaj
taskoj, tiel la lernantoj iom pasive nur ricevas kaj malpli povas perlabori
sian konon. Tiu manko solviĝas en la pedagogia konsil-parto, sed certe
grandigas la taskon de la instruisto mem. Kalkulante je tio la libron
tre bone povas uzi ankaŭ ne tro sperta instruisto/instruanto, ja fine
de la libro estas lokita 65-paĝa laŭpaŝa priskribo de la farendaĵoj
por prezenti ĉiujn erojn de la libro.Temas pri veraj horskizoj.
Librofine troviĝas alfabeta listo de la vortelementoj kun indikoj de
la numero de la leciono en kiu ili traktatas kaj kun indiko de la reproduktiveco
de la vortradiko.
La libro aĉeteblas nur en malmultaj lokoj, sed certe troveblas en bibliotekoj
kaj posedas ĝin miloj da tiutempaj esperantistoj. Valoras do almenaŭ
konatiĝi kun la materialo
Opinio de la legantoj:
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso:
Komento: Bedaŭrinde, nun mi ne havas tiun lernolibron kaj ne povas
skribi detale. Sed iam ĝi estis tre impresa, bonnivela kaj vaste uzata.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|