|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
WIT, A.J.F. de |
Eldonejo kaj jaro: |
Vogelenzang, 1989. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
nederlanda |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj
informoj
Nia opinio:
La metodike tradicia lernolibro estas verkita por komencantoj,
kapablaj rapide trapasi la unuajn malfacilaĵojn de la lingvolernado.
Diverstemaj kaj diversstilaj lecionoj liveras la leksikon pri la ĉiutaga
vivo. Post la leciontekstoj kelkaj (ne tro variaj) ekzercoj trairigas
la lernantojn tra la gramatikaĵoj (nederlandligve klarigitaj) kaj tra
la koncernaj taskoj: tradukigaj (eĉ kelkfoje de E-o al la nederlanda!),
respondigaj al demandoj kaj inverse. Detala vortolisto helpas la komprenon
kaj paralele kun la tekstoj, kaj fine de la unuopaj lecinoj.
La tuta libro ŝajnas esti kalejdoskopo de nia movado, ankaŭ el la vidpunkto
de la redaktado, ja plurloke rekoneblas ĉu ilustraĵoj, ĉu preskaŭ
senŝanĝitaj leciontekstoj, viditaj jam en aliaj E-lerniloj. Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|