Esperanto

Eine Einführung in die moderne Umgangssprache

 


Bildo de la instruilo
  

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): MAYER, Herbert
Eldonejo kaj jaro:   Wien - Pro Esperanto, 1993. (3a eld.)
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): germana
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Ne tro ampleksa lernolibro por komencantoj kun 9 lecionoj, tamen trairanta la plej bazajn gramatikaĵojn de la internacia lingvo.
En ĉiu leciono post la mallonga(j) teksto(j) troveblas dulingva E-germana vortolisto, gramatikaj resumoj kun ekzemploj, aparta ĉapitro pri vortfarado (kiu traktas la derivadon) kaj laste: aro da ekzercoj, kies solvo troveblas fine de la libro. La traktataj temoj kaj uzataj esprimoj devenas el la parolata lingvo, ankaŭ pro tio estas konsilinda la libro. Pro la detalaj klarigoj kaj helpoj - (fine detala vortlistoj de ambaŭ direktoj), eseetoj pri lingvaj kaj movadaj temoj, plurpaĝa kolekto de utilaj frazoj, traduko de ĉiu lecionteksto - bone povas uzi la libron ankaŭ memlernantoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron