|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KERBEL, Aleksandr |
Eldonejo kaj jaro: |
Ĥajfo, 2000 |
Tipo de instruilo: |
legolibro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Gramatike kaj leksike simpla teksto de la romano Trezorinsulo
de R.L. Stevenson. La teksto komence ofte, poste pli kaj pli malofte estas
interrompata de vortklarigoj kaj gramatikaj ekzemploj. La klarigon de
la vortoj helpas kelfoje ankaŭ desegnaĵoj, kaj ĉiam la anglalingva
ekvivalento de la vorto. La libreto estas la 3a ero de serio. La antaŭaj
libroj: E-o per iom pli ol 200 vortoj kaj E-o per iom pli ol 300 vortoj
rerakontas "Aelita"-n de Aleksej Tolstoj kaj "Batalo por Fajro"-n de J.H.
Rosny-Aîné. La nuna verko baziĝas je la antaŭe jam klarigitaj 209+100
vortoj, kaj nun aldoniĝas klarigoj de plusaj 190 vortoj, sume 499.
La verko estas pedagogie preparita materialo por helpi ekemi legi literaturajn
verkojn kaj dume havi iom da instruado pri la lingvo kaj gramatiko.
Bedaŭrinde la enpaĝigo iom perdigas la leganton, ja ne tutklare distingiĝas
kio estas la legaĵo mem kaj kiu parto estas la pedagogicele aldonitaj
informoj.
Uzeblas kiel porhejma legendaĵo, eĉ kiel kursmaterialo por grupo, lernanta
legante, laŭ la legiga aŭ gramatika-traduka metodo.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-16
Takso:
Komento: Mi vidis nur la unuan libron. Ĝi impresas tre plaĉe.
Malofta eblo legi ion, konante nur ducenton da vortoj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|