|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
MEKYS, Antanas |
Eldonejo kaj jaro: |
Alma Littera, Vilnius, 2001. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La belaspekta kaj firme bindita lernilo celas en sufiĉe
grandaj paŝoj, tamen tra mallongaj tekstoj, tre alloge instrui la internacian
lingvon al junuloj.
La strukturo de la libro estas tradicia: lecionkomence la gramatikaĵoj
estas prezentataj tra ekzemploj kaj pere de mallongaj klarigoj, kiujn
akompanas frapaj desegnaĵoj. Tiun eron sekvas mallonga teskto kaj poste
serio de demandoj, rilataj al la teksto. La alia listo de demandoj celas
paroligi la lernantojn pri siaj spertoj kadre de la leciontemo. Ne mankas
ankaŭ kelkaj proverboj. La lastaj partoj de la lecionoj estas variaj:
legaĵoj, ripetaĵoj, ludoj, enigmoj, gramatikaj taskoj.
La tekstoj (temoj) de la lecionoj estas plejparte la kutimaj lingvolecionaj
temoj: mia tago, jarsezonoj, familio, en vilaĝo, korespondado, ktp, sed
mi trovis ankaŭ kelkajn surprizajn: vestoŝranko, fotado, turismo. La
lernilo riĉas je primovadaj legaĵoj kaj bone prezentas ankaŭ la landan
movadon. La duan duonon de éa lernolibo plenigas krestomatio de legaĵoj:
de kelkliniaj anekdotoj, ŝercoj ĝis kelkpaĝaj fabeloj kaj legendoj.
La libron finas esperanto-litova kaj inversa vortolistoj.
La enhavo de la tekstoj, la ilustraĵoj kaj la tuta strukturo en la manoj
de bona instruisto (kiu kapablas kaj diligentas krei aldonajn ekzercojn)
povas bone servi la instruon de junulon kaj seriozan ekinteresigon kaj
entuziasman uzon de la internacia lingvo.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|