Esperanto-movado, La

Historio, organizo, amplekso. 2a, reviziita kaj kompletigita eldono

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): STØP-BOWITZ, Carl
Eldonejo kaj jaro:   Esperantoforlaget - Eldonejo Esperanto, Oslo, 1996.
Tipo de instruilo: movadhistorio
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Krom la ampleksa libro Esperanto en perspektivo, kaj aliaj libroj kiel Gvidlibro por supera ekzameno de A. Pechan kaj Esperanto: lingvo - literaturo - movado de P. Janton, jen alia, konsilinda materialo; 90-paga libreto kun multaj konoj kaj datumoj pri la menciitaj temoj. Temas pri la aktualigita eldono de la libro el la jaro 1948.
Kvankam la ĉefa celo de la aŭtoro estis helpi siajn samlandajn esperantistojn, tamen krom la ĉapitro pri la movado en Norvegio, la leganto trovas modele internacian trarigardon pri la ideo de internacia lingvo, historio de E-o, movado kaj pri la lingvo mem.
Por la kandidatoj, pretiĝantaj ekzemple al UEA/ILEI ekzamenoj, ofte la plej granda problemo estas trovi informojn - sufiĉe koncizajn, digesteblajn, tamen detalajn - pri la historio de niaj movado kaj kulturo. Tiu ĉi libreto povas bone servi tiujn celojn.
Mi menciu tamen, ke la ĉapitro pri la « Instruado de Esperanto » ne donas sufiĉan superrigardon pri la nuna situacio, ja la plej grandan rolon ludas ankoraŭ Andreo Cseh kaj lia metodo).

Recenzo(j):

Recenzo IPR, 1996/3. 28-29p.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron