Esperanto por infanoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SOLOMON, G. Gladstone
Eldonejo kaj jaro:   Orelia, 1975. (6a eld. represo)
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Malnova (1934), tamen eĉ nun multe uzata infanlibreto kies rolantoj estas la membroj de la familio de Sinjoro Muso. La lecionoj unue prezentas la familion kaj ties medion, poste okazas kelkaj aventuroj (Johano manĝas verdan pomon, la porkoj formanĝas la glanojn, ktp) kaj la finaj lecionoj estas rekte gramatikcelaj (Leciono pri "IL", pri "IST".) La tekstoj priskribas la dialogojn en nerekta parolo. Krom la librofinaj demandoj ne estas ekzercoj en la libro, do instrui pere de ĝi bezonas multe da instruista preparo. (Siatempe Claude Gacond en Svislando kreis tutan taskaron por la libro kaj uzis ĝin dum korespondaj kursoj.)
Apud la nuntempaj buntaj lerniloj kaj infanlibroj la aspekte "griza", tre simpla (sed certe kolorigebla) libreto kaptas la atenton nur de tre entuziasmaj infanoj, tamen ni konsilas ĝin (se ne kiel lernilon) kiel bonan aldonan legaĵon por la infanoj.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-10-23
Takso: * * * *
Komento: Kvankam mi mem ne uzis la libreton, sed la etuloj, kiujn mi instruas nun, jes. Kaj eble mi povas iom transigi ilian ŝaton al la libro, kiun fakte ili ne "lernis" de komenco ĝis la fino, sed ili tre fervore kolorigis la bildojn kaj multon lernis per la familio. Ofte mi aŭdas iliajn voĉetojn: "Jes! Kiel en la familio Muso! ;)" Do, ili sufiĉe ŝatas/is ĝin.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron