|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
MELICHÁRKOVÁ, Jana |
Eldonejo kaj jaro: |
KAVA-PECH, 2003 |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Nacia(j) lingvo(j): |
ĉeĥa |
Aĝgrupo: |
infanoj sub 10 |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La eldonaĵo estas nove ellaborita baza lernolibro de
e-o por infanoj (6-12 jaraj), kie la tekstoj estas akompanataj de abundaj
kaj ĉarmaj ilustraĵoj. Kvankam la libreto estas celita por ĉeĥaj infanetoj,
ĝi estas bone uzebla ankaŭ internaciskale, ja nur lecionkomence la titoloj
kaj la vortolistoj estas dulingvaj.
La 30 paŝetoj (bone ellaboritaj kaj dozitaj) plenigas nur unu paĝon
(vidu la 5an),
la kvanto de la materialo estas digestebla kaj tio donas sukcesosenton
dum la lernado.
Post tiuj paĝoj sekvas kelkaj poemetoj kaj rakontetoj, dek paĝoj da
tondeblaj kaj kunmeteblaj kartetoj. La dupaĝa uzkonsilaro estas ĉeĥlingva,
sed baldaŭ aperos esperantlingva aldonaĵo.
La libreto mendeblas ĉe la eldonejo
KAVA-PECH kie vi povas informiĝi ankaŭ pri rabatkondiĉoj.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Josef Vojáček (vojacek_j@jumbo.ped.muni.cz)
Dato: 2003-06-23
Takso:
Komento: Ĝuste tia lernolibro por infanoi mankis. Dank' al desegnaĵoj
estas la teksto bone komprenebla por infanoj. Tia instruilo bone helpos
instruadon al infanoj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|