Esperanto programita

Taalcursus voor zelfstudie met casette

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BEHRMANN, H. - PEERAERTS, P. (trad.)
Eldonejo kaj jaro:   FEL, 1986
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): germana, nederlanda
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La populara materialo por nederlandlingvanoj (verkita unue por germanlingvanoj), instruas la internacian lingvon en tre etaj, zorge prilaboritaj paŝoj, kvazaŭ man-en-mano preninte la lernanton, zorge (kaj rigore) kondukante lin aŭ ŝin laŭ la antaŭskribita vojo. Multfoja ripetigo kaj redirigo de esprimoj, daŭra (enteksta kaj paĝaflanka) traduko al la nacia lingvo ne lasas erari la lernanton, sed eble forprenas ĉiun memstarecon kaj pensemon. La materialo ne estas konsilata por rapide progresemuloj, senpaciencaj lernantoj, sed certe bone uzeblas (kaj uzitis) ĉe (ne-lingvistikum-emaj) memstudantoj.
La materialon akompanas ankaŭ sonkasedo.
La germanlingvan version de tiu Esperanto-lernolibro vi povas mendi ankaŭ ĉe EsperantoLand.

Opinio de la legantoj:

El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 3,3.

Nomo: Sylvain Lelarge (sylvain.lelarge@wanadoo.nl)
Dato: 2002-07-03
Takso: * *
Komento: Mi donas du stelojn ĉar la sistemo en si mem ne estas malbone elpensita. Ĝi estis mia unua libro kaj mi lernis - mi diru - okaze de ĝi, preskaŭ malgraŭ ĝi. La tekstoj estas nome tiom enuigaj kaj la ŝercoj kaj desegnaĵoj tiom dubindgustaj ke transiri ĝin estis pruvo de mia granda motiviĝo.


Nomo: Bernhard Maurer (maurer.erlangen@t-online.de)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * * *
Komento: La lernprogramo "Esperanto-programita" estas - laŭ mia opinio - la plej bona germana lernprogramo (pri la nederlanda mi ne povas juĝi) por lerni Esperanton mem. Sen ĝi mi eble neniam lernus Esperanton ! Germanparolantoj trovas pli da informojn en la hejmpaĝo de la Esperanto-Centro Berlin, kiu gvidas sinjoro Behrmann. Vidu http://home.snafu.de/behrmann/pakistan.htm Tie vi ankau povas mendi ĝin. Mia personaj spertoj pri "Esperanto programita" vi povas trovi en la germana parto de mia hejmpaĝo sub: http://www.fen-net.de/~ea1448/behrmann.html Kore kaj amikece Bernhardo http://www.fen-net.de/~ea1448


Nomo: Ulrich Matthias (Ulrich.Matthias@t-online.de)
Dato: 2002-01-07
Takso: * * *
Komento: En Germanio "Programita" estis la plej sukcesa Esperanto-lernilo en la 70aj kaj 80aj jaroj. Sed la germana eldono intertempe apenaŭ plu estas uzebla. Ĝi estas pedagogie bone farita, sed aspektas jam arkaike. Frazoj kiel "Du belaj fraŭlinoj kaj du inteligentaj sinjoroj venas" forpuŝas nuntempajn lernantojn.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron