|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
IMBERT, R. - SEKELJ, T. - ŠPOLJAREC, I. - ŠTIMEC,
S. - TIŠLJAR, Z. |
Eldonejo kaj jaro: |
diversaj, depende de la nacia lingvo |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla, bulgara, finna, franca, germana, hispana,
hungara, itala, japana, kataluna, korea, kroata, makedona, malta,
nederlanda, pola, portugala, rumana, slovena, ukrajna, vjet-nama |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La fama, pli ol de 20-jaroj uzata lernilo taŭgas instrui
esperanton en la unua fazo.
La libro konstruiĝis surbaze de la 500 plej oftaj vortradikoj, instruas
(nacilingve) la plej elementan (certe ne la tutan) gramatikon kiun komencanto
povas bezoni en la komunikado. La legaĵoj temas pri ĉiutagaj temoj,
la du lastaj estas fragmentoj el originalaj literaturaĵoj. La ekzercoj
estas simplaj, malmultaj. Apudlecione, flanke de la legaĵoj troveblas
vorlisto (E-nacilingva) kaj ankaŭ fine de la instrukajero dudirektaj
vortlistoj.
Bildstria rakonto en facila Esperanto, kun la titolo KIU ESTAS JOZEFO?
estas speciale verkita kiel ekzercolegaĵo por la studantoj laŭ la lernolibro.
Utilaj verkoj kunuzendaj:
1. Kasedo: kun la esperantlingvaj tekstoj de la Lernolibro de la
Internacia Lingvo laŭ la zagreba metodo. Zagreb, 1986. Prezo: 6,00
2. Bildstrio: Kiu estas Jozefo? Johán Valano, Vjekoslav Ivezić.
Zagrebo, 1984. 18p. 21cm. En facila lingvaĵo, verkita kiel ekzercolegaĵo
akompane al "la zagreba instrumetodo". Ilus.. Prezo: 1,50
3. Instrukciaro: Por kursgvidantoj uzantaj la Zagreban Metodon.
Z. Tišljar. Zagrebo, 1989. 55p. 20cm. Prezo: €4,80.
4.Esperanto ne estas
nur lingvo. Ĝi estas legolibro post la baza kurso laŭ la Zagreba
Metodo. S. Štimec. Zagreb, 1993 (3a eld). 24p. 20cm.
5. Daŭriga B-kurso (aŭtoro: S. Štimec.)
Rimarko:
La jena katalogo prezentas ne konkretan libron, sed ĝeneralan lernilon
de la metodo, kiun oni adaptis jam diversloke kaj diverstempe (sed fidele
al la originalo) al pli ol dudeko da lingvoj (angla, bulgara, germana,
kataluna, angla, finna, franca, hispana, hungara, itala,
japana, kirunda, korea, kroata, makedona,
malta, nederlanda,
pola, portugala,
rumana, rusa, slovena
ukraina, vietnama). La ekzempleroj, markitaj per dikigitaj literoj
estas aĉeteblaj ankaŭ nun ĉe UEA.
Por aparta kajero, nur kun la esperanta versio, adaptebla al kiu ajn nacia
lingvo kontaktu la : eldoniston
Opinio de la legantoj:
El 12 opinioj, la averaĝa takso estas 3,2.
Nomo: Zlatko Tiŝljar ()
Dato: 2004-03-10
Takso:
Komento: La aŭtoroj de la ZM volis eluzi la esencan avantaĝon
de Esperanto - lerni la bazon de la lingvo (por turismaj bezonoj) laŭeble
rapide. Tial la intenco estis a) fari libron amplekse minimuman por ne
timigi la lernantojn b) uzi nur la vortojn plej oftajn (lau la frekvencmorfemaro
de parolata Esperanto) c) eviti chiujn balastojn pior komencantoj(ne nepre
necesajn vortojn kaj gramatikerojn)kaj ebligi zujan uzeblon d) fari lernolibron
uzeblan sammaniere en komunaj kursoj konsistantaj el diversnacianoj (per
diverslingvaj adaptoj) e) fari ekzercojn nemultajn (pro amplekso) sed
maksimume malfacilajn adekvate al la momenta lernfazo. Tial la libron
ellaboris aŭtora teamo kaj aplikis rimarkigojn de instruistoj ĝin uzintaj
en la jaroj 1980-1983. Malgraŭ multaj neharmoniaĵoj menciitaj en la
rimarkigoj en tiu chi listo, malfacile ŝanĝeblaj, se oni volas konservi
la supre priskribitajn celojn, la libro estis kaj estas uzata sukcese
dum tri jardekoj kaj oni daŭre adaptas ĝin al ĉiam pli novaj lingvoj.
En 2003 aperis la pola kaj rusa versioj. Uzas ĝin eĉ pluraj aziaj popoloj
(japanoj, koreoj, vjetnamanoj...). Ekzistas ankau afrikaj adaptoj (kirunda
-lingvo de Burundio) kaj kelkaj nemenciitaj en la ghenerala priskribo
kiel la malta, kataluna, vaska, hispana. Mi mem gvidis sukcese pli ol
100 kursojn por ĉiuj aĝoj (de dekjaruloj ĝis maljunuloj) kio estas
ankaŭ ĝia avantaĝo. Ĝi uzeblas ne samgrade sukcese por ĉiuj aĝoj.
Tre helpas min multaj aldonaj materialoj en la Instrukciaro por kursgvidantoj
uzantaj la Zagreban Metodon (IKS, Zagrebo 1989). Zlatko Tiŝljar
Nomo: Spomenka Štimec (esperanto@zg.tel.hr)
Dato: 2003-02-09
Takso:
Komento: Bv. aldoni al la listo de helpmaterialo Bildstrion KIU
ESTAS JOZEFO? de Johan Valano kaj kasedon kun lecionoj kaj kantoj post
ĉiu dua leciono, samkiel B-kurson (progresigan) el kiuj konsisitis la
metodo. Mi kiel kunaŭtoro kiu ricevis difinitan taskon prepari tekstojn
ene de difinita vortlisto mem miris kial tiom da lingvoj bezonas ĝuste
tiatipan lernilon. Mi devas seniluziigi kolegon Kolker pri supozo ke la
libro havis bonan reklamon sed konsenti kun li ke ĝi atingis zeniton.
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-18
Takso:
Komento: Mi neniam povis kompreni admiron pri tiu lernolibreto.
La tekstoj ne estas allogaj. Ekzercoj estas nemultaj kaj ne originalaj.
Verŝajne, (la) aŭtoroj kaj eldonistoj estis tre persistaj pri diskonigo,
tradukigo kaj eldonigo de la lernolibro. Sed, ŝajnas, ke ĝia zenito
jam forpasis.
Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso:
Komento: La kasedo estas tre bone utiligebla, la kantoj belsonaj
kaj facile kompreneblaj. Tre bona estas la principo instrui nur bazajn
vortojn, tiel pli rapide eblas atingi fluan parolon.
Nomo: Joan Inglada Roig (j.inglada@esperanto-ct.org)
Dato: 2002-06-28
Takso:
Komento: Tre bona. Mi uzis la katalunan version por gvidi kursojn
kaj iuj gelernantoj de antaŭ kelkaj jaroj nun ankoraŭ bone memoras ĝin
kun agrabla sento.
Nomo: Birke Dockhorn (bir.do@web.de)
Dato: 2002-05-22
Takso:
Komento: Ankaŭ mi aprecas la ideon de tiu ĉi libro pri la ebla
paralela uzo en internaciaj kursoj, kvankam mi neniam uzis ĝin en internaciaj
kursoj, sed plurfoje en kursoj por Germanoj - por havi lernmaterialon
ne tro pezan kun germanlingvaj klarigoj kaj ĉefe pro la promeso, ke oni
dekomence lernas la plej oftajn vortradikojn. Sed tiun avantaĝon kontraŭdiras
la materialo mem: ekde la unua uzo mi sentis la apenaŭ ekzistantan ligon
inter tekstoj, ekzercoj kaj unuopaj lecionoj. Ĝenis min ĉefe la evidenta
klopodo premi la vortojn de la vortlistoj en ajnan kuntekston, kiu foje
estas ege for de realaj komunikbezonoj kaj igas la tuton ridinda. Precipe
la tradukekzercojn mi forte malrekomendas, ili estas sensistemaj kaj montras,
almenaŭ en la germana versio, mallertan esprimmanieron, multe tro komplikan
por traduki je tiu nivelo kaj foje eĉ eraran. Fine mi konsentas kun kelkaj
ĉi-antaŭaj kontribuoj: oni nepre bezonas multege da aldonaj materialoj,
ĉar la libro mem apenaŭ donas bazon por tuta kurso. Tial laŭ mi oni
pripensu ĉu ne indus transiri al alia intertempe aperinta lernolibro.
Nomo: Sonja Askrabic (missonja@yahoo.com)
Dato: 2002-05-03
Takso:
Komento: La lernolibro estas tre utila kaj la klarigoj estas bonaj,
speciale por komencantoj. Nur mankas abstraktaj vortoj.
Nomo: Dag Treer ()
Dato: 2002-05-03
Takso:
Komento: Tiun ĉi lernolibron mi uzis kiel memlernanto. Por kelkaj
frazoj mi devis serĉi klarigon de E-spertuloj aŭ en E-vortaro. Tio estas
normale kiam oni lernas novan lingvon. Nun mi kungvidas A-kurson per Zagreba
metodo. En la kurso ni faras ankaŭ ekzercojn kiujn ni kreis konektite
al lecionoj en la lernolibro.
Nomo: Lana Shlafer (toolana@hotmail.com)
Dato: 2002-04-30
Takso:
Komento: La libro estas tre bona sed bezonas spertan instruiston.
Mi konsentas kun komentoj de Radojica pri la manko de ekzercoj. Estu preta
uzi iajn aliajn materialojn krom la libro (kaj la kasedo kiu akompanas
ĝin).
Nomo: Sonja Petrovic (sonja@ikso.net)
Dato: 2002-04-30
Takso:
Komento: Tre bona helpmaterialo por ne tre intensaj kursoj dum
kiuj uzatas nacia lingvo, sed ne sufiĉa por si mem. Iom nedetale kaj
nesistematigite traktita gramatiko.
Nomo: Herbert MAYER (herbert.mayer@onb.ac.at)
Dato: 2002-04-09
Takso:
Komento: Mi uzis la lernolibron en lernejaj eksperimentoj en Austrio
kunlabore kun Kroatio. La baza ideo estas tre bona: lernantoj el diversaj
nacioj lernu kune kaj paralele per la sama lernolibro. Sed ĝuste tie
sidas la embusko: Kroatoj ekz. bezonas ofte tute aliajn lingvajn informojn
ol germanlingvanoj. Tiu problemo tute ne estas solvita. Kaj krome la lernunuoj
ne ĉiam estas ekvilibre strukturitaj. Konkludo: Se vi volas utiligi tiun
metodon vi devos kiel instruisto multe kromlabori por prezenti al viaj
lernantoj apudan materialon. Vi devos mildigi la abruptaĵojn kaj pripensi
kiel paroligi la lernantojn. Sen tio mi malrekomendus la libron. Netauga
por memlernantoj. Baze bona restas la ideo kaj se vi povas internacie
kunlabori per la Zagreba Metodo, voloras la penon.
Nomo: Radojica Petrovic (radp@ptt.yu)
Dato: 2001-12-08
Takso:
Komento: Bonaj tekstoj kaj vortelekto pri realaj situacioj. Mi
ŝatis uzi ĝin (kroatlingva versio). Gramatikaj klarigoj ne ĉiam kongruas
kun la bezonataj por la teksto en la sama leciono. Tro malmulte da ekzercoj,
ne pretigitaj laŭŝtupe - de pasivaj ĝis produktivaj por kreskigi la
kvar lingvokapablojn. La tradukaj ekzercoj povas misvojigi lernantojn
pro misinfluo de nacilingvaj strukturoj, por serblingvanoj kaj kroatlingvanoj
precipe ĉe prepozitivo kaj preterito.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|