|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
ĜIVOJE, Marinko |
Eldonejo kaj jaro: |
Edistudio - Piza, 1979. |
Tipo de instruilo: |
vortaro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
esperanto |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La malgranda, poŝlibreto estas tre utila ilo kaj por
absolvontaj studantoj kaj por absolvemaj instruistoj de
E-o, sed ankaŭ por literaturistoj. La aŭtoro kolektis riĉan materialon
pri antonimoj, homonimoj, paronimoj, sinonimoj, semantikampe tre
tiklaj problemoj de la internacia lingvo. Problemoj, ja certe ili multas
por tiuj kiuj estas studantaj Esperanton kaj iusence malmultas por tiuj,
kiuj literaturcele intencas uzi la leksikon de nia lingvo.
En kio estas la plej granda utilo de tiu ĉi kolekto?
Unuapaŝe por instruistoj, kiuj post trastudo de la terminoj (komence
de la libreto troviĝas detala studo pri ili) kaj ekzemploparoj, povas
plani siajn kursojn tiel, ke laŭ la plej bona metodo, taŭga por la lernokutimoj
kaj kapabloj de siaj lernantoj ili paŝon post paŝo prilaboru tiujn leksikaĵojn
kiuj pro siaj plursignifoj, simileco (ĉu sona, ĉu semantika) aŭ identeco
povas montriĝi kaptiloj en la lingvouzo. Duavice ĝi bone utilas en la
manoj de tiuj konsciaj lernantoj kiuj eksterkurSe mem volas malkovri
la riĉecon de la lingvo kaj eviti akcidentojn pro gramatikaj incidentoj.
La libreto liveras bonan kolekton ankaŭ por testo- kaj enigmofabrikantoj
kaj “sangavidaj ekzamenantoj”, kaj ankaŭ por la jam ĉion sciantaj,
ludemaj esperantistoj.
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 4,0.
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2003-03-23
Takso:
Komento: Tiu ĉi semantika vortareto estas unika en sia speco.
Kvankam kompletiginda kaj plipergektiginda, eĉ en tiu ĉi formo ĝi estas
tre utila.
Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-10-23
Takso:
Komento: Mi ŝatas tiun libreton, kiun mi uzis iam speciale por
iu kurso mia, kaj mi intencas uzi ĝin ankaŭ en la estonteco. Mia unu
sola problemeto pri la libro: ne estas sufiĉe granda kaj sufiĉe vasta
rilate la ekzemplojn. Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|