|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
POOL, Jonathan |
Eldonejo kaj jaro: |
Istanbul. 1966. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
turka |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La malnova lernolibro pri E-o por turklingvanoj estas
verkita preskaŭ antaŭ 40 jaroj kaj sur la flavaj folioj de la nun prezentita
ekzemplero la teksto estas tajpita per tiutempa tajpmaŝino. Tutcerte
ne multas la lerniloj por turkoj, se tiu ĉi libro estas ankoraŭ la plej
grava lernilo por ili, aĉetebla ĉe UEA.
En la unua parto la aŭtoro prezentas la gramatikon de la lingvo, dividitan
je kelkaj gravaj ĉapitroj, ene de kiuj la ĵus lernitan materialon diversaj
ekzercoserioj helpas firmigi. (Troviĝas ankaŭ solvoj por tiuj ekzercoj
meze de la libro.)
Post la gramatika enkonduka parto venas 8 tekstoj, kies enhavo provas
doni la bazajn komunikbezonojn de komencanta lingvolernanto: sinprezentoj,
leteroj, familia vivo, ktp. La tekstetojn enkondukas dulingvaj vortolistoj.
Tiujn legaĵojn eblas studi kaj dum la alproprigo de la gramatika parto,
kaj fininte tiun, kaj tiukaze koncentriĝante nur pri la leksiko kaj stilo
de la esperantlingva teksto.
Antaŭ ol venas la du diversaj vortaroj, troviĝas en la libro ankaŭ
tradukekzercoj el la turka al E-o.
La libro pro siaj multaj helpiloj taŭgas por memlernantoj kaj ankaŭ
kiel dumkursa materialo, preparas la studanton precipe por la skribaj
komunikbezonoj kaj por kompreno de tekstoj. Sian parolkapablon la lernantoj
el aliaj fontoj devus evoluigi.
Opinio de la legantoj:
Nomo: asli mustanoglu (asli_esp)
Dato: 2004-05-03
Takso:
Komento: Kvankam estas tre malnova lernolibro kaj la teksto estas
tajpita per tiutempa tajpmaŝino, donas ĉi tiu lernolibro multe
da informoj. Mi opinas ke ĝi estas sufiĉa por lernantoj. Sed,
kompreneble, la turka lingvo kiun uzas la lernolibro estas malnova.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|