Faktoj kaj fantazioj

Progresiga legolibro

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BOULTON, Marjorie
Eldonejo kaj jaro:   UEA, 1993. (2a eld.)
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por progresantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Unika, tre riĉa legolibro kun multaj kulturaj informoj pri la bunteco de la mondo. Multaj proverboj kaj poemoj pri E-o gramatikaĵoj riĉigas la finon de la ĉapitroj. Tre bona por memstara pluperfektigo, kaj ankaŭ por engrupa laboro.

Opinio de la legantoj:

El 6 opinioj, la averaĝa takso estas 3,7.

Nomo: Marc Bavant (mbavant@esperanto.org)
Dato: 2002-10-03
Takso: * * *
Komento: Ĉu mi aŭdacu konfesi, ke mi devis legi tiun verkon, ĉar ĝi estis en listo de deviga literaturo por iu ekzameno... sed enuetis. Pri la pedagogia valoro de la verko mi tamen volonte fidas la opinion de la aliaj komentintoj.


Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-07-16
Takso: * * * *
Komento: Tiun libron mi tre ŝatas. Unu (brilan!) tekston mi eĉ prenis por mia "Vojaĝo en Esperanto-lando". Ĉagrene, mi vidas en ĝi du mankojn: troan uzadon de multaj maloftaj vortoj; kaj klopodon resti maksimume neŭtrala, pro kio la realan vivon anstataŭas fabeloj. -


Nomo: Sylvain Lelarge (sylvain.lelarge@wanadoo.nl)
Dato: 2002-07-03
Takso: * * * * *
Komento: Mi kun multe da plezuro legis, relegis kaj uzis en miaj kursoj la tekstojn de 'Faktoj kaj Fantazioj'. Mi ne nomus ĝin 'instrulibro' sed riĉe plenigita trezorujo el kiu instruistoj povas elekti tiujn tekstojn kiuj taŭgas por siaj kurs(an)oj.


Nomo: Henning von Rosen (henning@ikso.net)
Dato: 2002-05-07
Takso: * *
Komento: Fortimiga kaj rompas memfidon de progresanto, pro la kvantego da novaj vortoj, alie malofte renkonteblaj, en ĉiu paĝo. Se vi ne jam posedas ege da vortoj, prefere provu 'Vere aŭ Fantazie' de Piron.


Nomo: Josias (josiasandrade889@msn.com)
Dato: 2002-05-03
Takso: * * *
Komento: Mi legis Faktoj kaj Fantazioj. La libro, verkita de Marjorie Boulton, estas sendube,la plej riĉa kaj interesa. Se iu deziras plibonigi siajn konojn pri esperanto, legu tiun ĉi libron, ĝi povas helpi. Josias A. Andrade


Nomo: Gwenda Sutton (gwenda.s@ihug.co.nz)
Dato: 2002-01-19
Takso: * * * * *
Komento: Mi estis tiel impresita ke antaŭ ol zorge trastudi ĝin mi sendis ĝin esti malmole bindita. Tre taŭga elekto por senhoma insulloĝanto.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron