Fantaziaĵoj kaj kantoj

Por infanoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): RØMMESMO, Jon
Eldonejo kaj jaro:   ILEI, Budapeŝto, 1995.
Tipo de instruilo: kantaro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: infanoj sub 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La kajero enhavas pli ol 50 kantojn kaj dudekon da rimaĵoj, ĉio dediĉita por infanoj, parte tut-etaj parte por pli aĝaj. La eroj estas verkitaj aŭ de la aŭtora-avo mem, aŭ tradukitaj. Multajn kantojn akompanas muziknotoj, eĉ plurkaze la sama melodio taŭgas por pluraj tekstoj. La tekstoj (skribitaj ĉiam majuskle) bone uzeblas por akompani gestojn, movojn kaj aktivaĵojn, ekzemple desegnadon. Ili lernigas pri ĉiutagaj utilaĵoj (ekz. korpopartoj, familiaj rilatoj), pri bestoj, aliaj landoj kaj nacioj, vivigas fabelajn estaĵojn. Pluraj eroj helpas en la alproprigo de elementoj de e-o gramatiko. (Pri tiuj apartaj didaktikaj celoj infromas la enhavtabelo.)
La libro estas riĉe ilustrita, la grandaj desegnaĵoj estas bone kolorigeblaj, kaj fakte tiu ago bonvenus por la eldonaĵo, kies papera kaj presa kvalitoj povus esti pli bonaj.
La libro ne malhaveblas al instruistoj kun junaj lernantoj kaj por gepatroj kaj geavoj kiuj havas denaskajn etulojn.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron