|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
PRINC, Oszkár - VIZI, László |
Eldonejo kaj jaro: |
MESZ, Budapest, |
Tipo de instruilo: |
ekzercaro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
hungara |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La libro celas doni helpon por tiuj, kiuj pretiĝas por
la hungariaj ŝtataj lingvoekzamenoj. La de longa tempo ekzamenanta redaktoro
kaj kunverkisto laŭbaze de siaj spertoj kolektis testojn kaj taskojn
pere de kiuj la ekzameniĝontoj povas orientiĝi pri la postuloj kaj tipoj
de la ekzameno kaj samtempe librofine povas trovi utilajn adresojn, kursoreklamojn
kaj liston de konsilitaj libroj kaj materialoj.
En la eldonaĵo troveblas modeloj (kelkfoje nur unu, kelfoje pluraj) por
ĉiu tipo de la ekzameneroj. La materialo helpas orientiĝi pri la ekzamenataj
temoj, legeblas modelleteroj kaj ellaboritaj situaciaj konversacioj. Ĉe
la tradukendaj tekstoj estas klara indiko pri la postulata longeco. La
informiĝon pri la atendeblaj taskoj helpas ankaŭ la indiko de la akireblaj
poentoj.
Estas iom bedaŭrinde, ke tuj post la konigo de la taskoj troveblas la
solvoj, lasante al la leganto eĉ ne unu sekundon por mem cerbumi pri
la eventualaj solvoj. (Esceptoj estas la gramatikaj testoj kies solvo
troviĝas librofine.) Estas iom strange vidi solvojn de la tielnomata
bild-priskriba tasko. La leganto trovas 26 ellaboritajn tekstojn pri bildoj,
kiuj tute ne videblas en la libro. Sur la paĝoj de la libro legeblas
ankaŭ reklamoj pri la movado, eldonaĵoj, aranĝoj, sed ili tipografie
apenaŭ distingiĝas de la aliaj tekstoj, do kelkloke certe cerbumigas
la legantojn pri tio, kies solvo estas la koncerna teksteto.
Kompare kun kelkaj similcelaj eldonaĵoj tiu ĉi nur parte respondas al
la pretendoj de la lingvolernantoj: kelkloke troviĝas klarigoj pri la
celoj kaj kaptiloj de la koncernaj ekzameneroj, kelkloke estas neniu informo
pri tio. Bedaŭrinde ankaŭ en la enkonduka teksto ne pri la ekzameno
mem troveblas informoj, sed legeblas teksto pri la utileco kaj uzebloj
de Esperanto, pri kiuj la ekzameniĝonto aŭ jam estas konvinkita aŭ
neniam estos, ĉu kun aŭ sen la tiom dezirata « atesto pri sukcesa trapaso
de la ekzameno ».
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 3,0.
Nomo: Vizi László ()
Dato: 2004-03-07
Takso:
Komento: Konsidere, ke mi estas unu el la verkistoj, ebe estas
sincera kritiko, se mi asertas, ĝia lingva nivelo estas maksimume meza,
ke mi ne parolu pri la preseraroj.
Nomo: Besenyei Anna (anna.besenyei.freemail.hu)
Dato: 2004-03-07
Takso:
Komento: vere utila libro por tiuj, kiuj volas fari (hungaran)ŝtatan
ekzamenon, sed pro multaj pres- kaj aliaj eraroj oni devas tre atenti
(mi esperas, ke tiuj estas/os korektitaj Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|