|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
PAL, Syam Sundar |
Eldonejo kaj jaro: |
Federacio Esperanto de Bharato (kalkato), 1987, (2a
eld.) |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla, bengala, esperanto, hinda |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La eldono de la lernolibro kaj laŭtema vortaro estis
mejloŝtono por la Esperanto movado en Barato. La dua eldono riĉiĝis
je la hindlingvaj tesktoj kaj vortolisto, kaj tiel en la multlingva lando
tra la du gravaj ŝtataj lingvoj, kaj tra la angla, kiel pontolingvo oni
povas alproprigi la bazajn elementojn de la internacia lingvo.
Por doni pli detalan analizon pri la libro, la redaktoro petis la kolegon
doktoron Probal Das Gupta, konatan lingviston en Barato. Ni atendas lian
respondon.
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: P Das Gupta (pdgalts@uohyd.ernet.in)
Dato: 2004-04-03
Takso:
Komento: La hindian parton aldonitan en la dua eldono de tiu ĉi
libro mi fakte ankoraŭ ne vidis. Mi kunlaboris kun la aŭtoro por ke
estu ĝustaj la interrespondaj eroj en la bengala (lia kaj mia gepatra
lingvo), Esperanto (kiun la aŭtoro estis tiam ĵus lerninta), kaj la
angla.
La vortlibroj estas konata lernilformato en Barato. Mi kredas, ke tiu
ĉi vortlibro restas utila eĉ en la elektronika epoko, kiu mirinde kunekzistas
kun la tradiciaj ilaroj en nia bunta lando. Mi tamen ne subtaksas la eblecon,
ke pli vasta merkato, eble inter la baratlingvaj interesitoj en aliaj
landoj, atendas tiun ĉi verkon. Paroli pli estus malmodeste!
Nomo: Renato Corsetto (renato.corsetti@esperanto.org)
Dato: 2004-04-03
Takso:
Komento: La Esperanto-movado adaptiĝas al ĉiuj landoj kaj lingvoj,
kiujn ĝi renkontas survoje dum sia disvastigo. Ĉi tiu libro, A Four-Language
Word Book with Grammar of Esperanto, estas tre bela ekzemplo de tia klopodo.
Esperanto jam enhejmiĝas en Barato kaj ekaperas lerno-materialoj en barataj
lingvoj, kio estas nepre salutinda.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|