Gerda malaperis!

Lingvo-instrua romaneto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): PIRON, Claude
Eldonejo kaj jaro:   Fonto, 1983.
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por mezniveluloj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La krim-romaneto povas doni la unuan sukceson en la lingvolernado por la komencintoj. Ĝi povas servi ne nur kiel simpla legaĵo, sed kun la aparte eldonita ekzercaro ankaŭ kiel bona kursmaterialo. En la nederlanda kaj angla lingvoj aĉeteblas aparta vortlisto por la verko.
Ĝian retan version kun taskoj por francalingvanoj vidu: Gerda malaperis: un roman pour apprendre
Alian lerneblon en esperanto (kun enkonduko en pli ol dek lingvoj) vi trovas ĉe La Gerda-kurso en la reto.
Tre bone uzeblas la kompletiga legolibro de la sama aŭtoro Lasu min paroli plu! kaj ĝia reta versio.

Opinio de la legantoj:

El 6 opinioj, la averaĝa takso estas 4,7.

Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2003-03-23
Takso: * * * * *
Komento: Brila verko por komencintoj, uzata ankaŭ por daŭriga kurso. Mi varme rekomendas ĝin trastudi al tiuj, kiuj finis elementan kurson kaj intencas legi aŭ studi la libron "Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo."


Nomo: Marc Bavant (mbavant@esperanto.org)
Dato: 2002-10-03
Takso: * * * *
Komento: Estas malfacile aldoni al la jamaj laŭdoj. Jes, mi uzas tiun kurson kun grandega sukceso ĉe retlernantoj. La akompana libro "Vere aŭ fantazie" estas mirinda.


Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * * *
Komento: Gerda, tre bona materialo, atentokapta, laŭgrada.


Nomo: Petra Smidéliusz (esp_petra@hotmail.com)
Dato: 2002-04-30
Takso: * * * * *
Komento: La libro estas bonega, mi komencis legigi ĝin al iu, kiu antaŭ kelkaj monatoj eklernis la lingvon kaj iom perdis la entuziasmon, sed danke al la libro ŝi tuj regajnis ĝin! Ŝi tre ĝuis, ke ŝi legis veran romanon kun interesa enhavo.


Nomo: Hokan Lundberg (hokan@ikso.net)
Dato: 2002-01-10
Takso: * * * *
Komento: Piron kiel chiam bele ludas kun la lingvo en inspira kaj lerniga maniero. Miasperte la libro tamen povas esti iom konfuziga por komencentoj. Sed por komencintoj ghi estas neprajho!


Nomo: Mónika Molnár (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2001-12-17
Takso: * * * * *
Komento: Ĝi estas vere bone konstruita instrucela materialo. La lernantoj vere ĝuas ĝian legadon kaj fieras pri tio, ke jam post iom da lernado ili legas (kaj komprenas!) romaneton. Estas tre bona ideo ankaŭ ĝia retpaĝa versio kun la akompanaj taskoj. Gratulon al la aŭtoro!

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron