|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
DAMME Van, E. - VLEMINCK De, Ch. |
Eldonejo kaj jaro: |
FEL, 1993. |
Tipo de instruilo: |
gramatika libro |
Nivelo: |
por mezniveluloj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La libro estas bone uzebla je mezgrada lingvonivelo ne
nur por memlernantoj, sed ankaŭ dum kursa instruado. La unuopaj gramatikaj
problemoj praktikeblas plurnivele per travideblaj, bone aranĝitaj ekzercoj.
Modeloj enkondukas la laboron, plurloke desegnaĵoj ilustras kaj vigligas
la paĝojn. La plej oftaj ekzercotipoj estas dialogoj kaj kompletigendaj
frazoj.
Uzu ĝin kun ABC-gramatiko de la samaj aŭtoroj.
Recenzo(j):
Monato,
1994/3.(p.24.)
Opinio de la legantoj:
Nomo: Sylvain Lelarge (sylvain.lelarge@wanadoo.nl)
Dato: 2002-07-09
Takso:
Komento: Kion mi ege ŝatis estis la eblo laŭ miaj propraj bezonoj
lerni. La nomo estas ABC, sed mi estis tute libera BCA-umi. Ĉu mi havis
dubon pri iu gramatikaĵo? Tuj fari la ekzercojn (sufiĉe spritajn kaj
tamen bone strukturitajn) kaj miaj duboj forflugis. Mi dankemas al la
aŭtoroj.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|