Hanako lernas Esperanton

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): DOI, Ĉieko
Eldonejo kaj jaro:   Mevo-libroj, Jokohama, 1995. (2a eld.)
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Pli legolibro ol lernolibro. Ne uzeblas lernocele sen instruista helpo. Longaj legaĵoj paĝflanke kun kelkaj laŭelemente segmentitaj vortoj kaj desegnaĵoj. Krom la legaĵoj neniu klarigo, gramatikaĵo kaj demando. Kompare kun la traktataj gramatikaĵoj sufiĉe simplaj gramatikaj taskoj en la aparta, malbone bindita ekzercaro. Bone uzeblas kiel aldona legmaterialo paralele kun iu bona kurslibro.

Recenzo(j):

Esperanto,1995. aprilo (73.p)

Opinio de la legantoj:

Nomo: Gwenda Sutton (gwenda.s@ihug.co.nz)
Dato: 2002-01-19
Takso: * * *
Komento: Tre plaĉis al uzi la libron kun malgranda grupo de Japanoj en 1995. La libro speciale taŭgas por Azianoj generale kaj Japanoj speciale ĉar ili facile rilatas al la homoj kaj situacioj en la libro. Ĝi estas egale taŭga por geknaboj kaj ankaŭ interesa legolibro por progresantoj ie ajn.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron