Hejma vortaro

Vortareto de hejmaĵoj en Esperanto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): LINDSTEDT, Jouko (red.)
Eldonejo kaj jaro:   UEA, 1999.
Tipo de instruilo: vortaro
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla, finna, franca, germana, hebrea, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, portugala, rusa, sveda
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Unu el la plej furoraj libroj de la lastaj jaroj estas tiu ĉi vortlisto, kiun estas troigo nomi vortaro, ja ĝi ne estas tio en la scienca senco de la vorto. Mankas lingvistikaj trajtoj, etimologiaj klarigoj, vortkategoriaj difinoj kaj nur malofte troviĝas sinonimaj ekvivalentoj en la libreto. Malgraŭ tio ĝi estas utila vortolisto de hejmaj aferoj, koncernaj la mastrumadon, zorgadon de infanoj kaj aliaj familiaj temoj. La kapvortoj estas esperantaj, do estus malfacile trovi la esperantan varianton de iu nacilingva vorto.
La listo bone povas servi la evoluigon de la vortprovizo ĉu enkurse ĉu familie.

Recenzo(j):

Monato, 2000/6. p.31.

Opinio de la legantoj:

Nomo: Liu Baoguo (liubaoguo@ah163.com,optimisto@sohu.com)
Dato: 2002-01-29
Takso: * * *
Komento: Estas la plej bona hejmpaĝo por geinstruistoj. Mi pensas,ke ĝi certe helpos min en mia E-instruado. Mi prezentos ĝin al ĉinaj E-instruistoj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron