Iniciação à Fala do Esperanto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SPINELLI, Cláudio R.S.
Eldonejo kaj jaro:   2002.
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): esperanto, portugala
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La laŭaspekte tre alloga libro kaj bonkvalita KD-sonmaterialo (preparita de IEI, la tekston laŭtlegas Barbara Pietrzak kaj Andrzej Pettyn) estas la modernigita reeldono de la fama aŭdvida-struktura instrukompleto de Antonie kaj Tibor Sekelj.
La uzon de la materialo helpas librokomencaj instrukcioj. La teksto estas prezentata en mallongaj frazoj, legeblaj sub la koncernaj diapozitivaj bildetoj. Sur la maldekstraj paĝoj de la libro videblas portugallingva teksto sub nigra-blankaj bildkadretoj, sur la dekstra plenkoloraj bildetoj, sub ili la esperantlingva teksto. Pro tiu solvo la libro kaj la materialo estas uzebla ankaŭ internaciskale.
La materialo enhavas nur la tekston, ne apartenas al ĝi gramatika, aŭ ekzerca parto, krom la librofinaj kelkaj resumaj tabeloj. La ekzercigan parton de la instruado la kursgvidanto mem devas solvi.
Por mendi la kompleton turnu vin al Brazila E-Ligo, la libro + KD kostas EUR 15,00.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron