Invito al Esperanto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): PEREVERTALJO, E.S.
Eldonejo kaj jaro:   Moskvo-Taŝkento
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): rusa
Aĝgrupo: infanoj sub 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La grandformata lernokajero estis verkita por infanoj 7-9-jaraj, kun la celo ekkonigi al ili E-on kaj instigi ilin al internaci-skala komunikado. La aŭtoro enkompilis en la libron multajn desegnaĵojn kaj konsilas la uzon de figuretoj, bildoj kaj ludiloj. Per multe da ripetadoj kaj gramatikaj ŝablonoj celas atingi la memorfiksadon de vortoj kaj strukturoj. La tuto sekvas la elementojn de la "natura metodo", kiu disvolviĝas nur tiam, se la kursgvidanto agas laŭ ties konsiloj. Alikaze, simpla lega uzo de la materialo faras ĝin la metodo "gramatika-traduka", malgraŭ la uzo de ilustraĵoj.
La dekodigon de la lingvaj informoj multe helpas ne nur la desegnaĵoj, sed ankaŭ la oftaj ruslingvaj instrukcioj kaj klarigoj, kiuj ĉiukaze malfaciligus la internacian (ne nur ruslandan) uzon de la instruilo.
La prilaborita gramatikaĵo donas bonan bazon por postaj studoj, la leksiko ĉerpas sian gamon el la ĉiutaga vivo, bestoj, legomoj, maĝaĵoj, simplaj agoj, bazaj kvalitoj kaj karaktertrajtoj. La tuto sekvas iun "priskriban tendencon, kaj malmulte preparas al buŝa komunikado kaj al korespondado.
Fine de la libro la aŭtoro raportas pri siaj valoraj spertoj pri kluba vivo, instruo al infanoj, ilia korespondigo kaj donas siajn konsilojn pri la temo.

Opinio de la legantoj:

El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 3,5.

Nomo: manuel pedrosa (mamuelalvespedrosa@clix.pt)
Dato: 2003-01-02
Takso: * * *
Komento: Mi ne aldonas komentojn, ^car mi ne konas tiun lernolibron sed mi apogas ^ciujn klopodojn kiujn celas al la disvastigado de la Esperanton


Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-12-15
Takso: * * * *
Komento: Lernolibroj por infanoj de 7-9 jaroj estas granda maloftaĵo. La aŭtoro klopodas instrui laŭ "natura metodo". Abundas desegnaĵoj (bedaŭrinde, ne koloraj) kaj skemoj-ŝablonoj. Kvankam enestas nemultaj ruslingvaj klarigoj por instruistoj (ofte kun Esperanta traduko), la lernolibro estas uzebla internacie. Gratulon al la aŭtoro, vaste konata instruisto de Esperanto, pro la nova sukceso!

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron