Jen Nia Mondo 1

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): WELLS, J.C. and others
Eldonejo kaj jaro:   Goup Five, 1984. 2a eld.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): angla
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La materialo estis kreita komence de la 70aj jaroj kun la celo elsendi ĝin per studentaj radiostacioj, kio fakte okazis almenaŭ en la universitato de Essex, antaŭ la libroforma publikigo.
La stilo kaj la sprita enhavo de la dialogformaj lecionoj bone spegulas tiun etoson, pro kio la materialo fariĝis amuza kaj alloga instruilo.
La gramatikaĵoj estas koncize prezentitaj en mallongaj anglalingvaj klarigoj kaj trafaj ekzemploj tuj post la leciontekstoj. La alproprigon servas la diversaj, ofte duonproduktivaj paroligaj ekzercoj. La skribiga parto konsistas ĉefe el tradukekzercoj kaj kompletigaj taskoj.
Por la komprenigo de la leksiko, paralele kun la teksto, aperas dulingva vortolisto rande de la paĝo, kaj librofine troviĝas vortaro kun indekso pri la lecionnumeroj.
La unua libro krom la angla aperis ankaŭ en la islanda, itala kaj sveda versioj. (La prezo de ties lasta ĉe UEA estas (€)5,85.)
La angla sonmaterialo estas bona, kun modelaj parolekzemploj. La samon ni ne povas diri pri la itala, kie aperas fortaj nacilingvaj akĉentoj. Pri la aliaj du lingvoj ni ne havas informojn.
La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj.
En nia LERNILOTEKO aperas kompletigaj ekzercoj al la lernilo. Jen tiuj por la unua leciono

Opinio de la legantoj:

Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-09-30
Takso: * * * * *
Komento: La lernolibro estas tre plaĉa, eĉ mia unua eldono de la jaro 1974. Kvankam la paŝoj/lecionoj estas tute mallongaj, ili donas bonajn rezultojn. Ambaŭ partoj de la lernolibro estas sukcese uzataj en la usona koresponda kurso. Tre oportunaj estas ekzercaj substituaj tabeloj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron