|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
WELLS, J.C., adaptis VESSELLA, Nino |
Eldonejo kaj jaro: |
Edistudio, Pisa, 1992. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
itala |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La materialo, originale por anglalingvanoj kreiĝis komence
de la 70aj jaroj kun la celo dissendi ĝin en studentaj radiostacioj,
kio fakte okazis almenaŭ en la universitato de Essex, antaŭ la libroforma
publikigo.
La stilo kaj la sprita enhavo de la dialogformaj lecionoj bone spegulas
tiun etoson, pro kio la materialo fariĝis amuza kaj alloga instruilo.
La gramatikaĵoj estas koncize prezentitaj en mallongaj anglalingvaj klarigoj
kaj trafaj ekzemploj tuj post la leciontekstoj. La alproprigon servas
la diversaj, ofte duonproduktivaj paroligaj ekzercoj. La skribiga parto
konsistas ĉefe el tradukekzercoj kaj kompletigaj taskoj.
Por la komprenigo de la leksiko, paralele kun la teksto, aperas dulingva
vortolisto rande de la paĝo, kaj librofine troviĝas vortaro kun indekso
pri la lecionnumeroj.
La unua litallingva eldono aperis en 1977 ĉe FEI, Milano.
Sur la akompana kasedo rolas Mariarosa Valli, Eugenio Caperchione kaj
Nicola Minnaja. Bedaŭrinde rimarkeblas la itala akĉento.
La instrumaterialo bone taŭgas ankaŭ por memlernantoj.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|