Juna Amiko

Internacia Esperanto Revuo de ILEI por lernejanoj kaj komencantoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): KURUCZ, Géza, redaktoro
Eldonejo kaj jaro:   ILEI, aperas 4 fojojn jare
Tipo de instruilo: gazeto, ĵurnalo
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Juna Amiko havas legantojn en pli ol 80 landoj. Ankaŭ la redakcio estas internacia, kunlaborantoj kaj kontribuantoj venas el multaj diversaj landoj.
La riĉe ilustrita revuo aperas 4-foje jare (marto, junio, septembro, decembro), ĝi celas precipe tiujn, kiuj jam konas la fundamenton de Esperanto kaj alproprigis la bazajn gramatikajn regulojn. La revuo uzas nur la plej oftajn vortojn (ĉ. 1500). Por faciligi la komprenon, ĝi uzas kromsignojn: streketojn (') kaj dividstrekojn (-). La lingvaĵo de la revuo estas reviziata de s-ro Baldur Ragnarsson, akademiano el Islando.
Por komencantoj kiel unua periodaĵo Juna Amiko sendube taŭgas pli ol la ceteraj Esperanto-gazetoj.
Hejmpaĝo de la revuo: Juna Amiko

Opinio de la legantoj:

El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 4,0.

Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2003-07-07
Takso: * * * *
Komento: Eble la tuta revuo ne, sed multaj el ĝiaj literaturaj partoj jes ja, taŭgas ne nur por la dekjaruloj, sed por iu ajn komencanto. Mi mem ofte uzas la revuon en la instruado. Sola plendeto de miaj "iom pli ol dudek-jaraj E-bebetoj": la kromsignoj, kiuj devus servi por faciligi la komprenon ... ĝenas ilin.


Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * *
Komento: Mi ne certas, ĉu estas bona ankaŭ por pli ol 15 jaraj lernantoj. Mi havas nur tiajn. Kelkfoje neologismema (ekz. objektoj en la ludoplaco).

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron