Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
SAT-Amikaro |
Eldonejo kaj jaro: |
Paris, 1981. (5a eldono) |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Nacia(j) lingvo(j): |
franca |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Iom eksmoda libro, kiu ne vere servas al la moderna komunikado.
Taŭgas nur por en la lingvolernado malrapide progresantoj. Librofine
estas franclingva gramatika resumo. La suplemento traktas detale
ĉiun lecionenhavon, donas vortliston.
Ĉe UEA aĉeteblas la 3a eldono, 1961. Ĉe ELNA la 5a, kun kasedo.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Joan Inglada Roig (j.inglada@esperanto-ct.org)
Dato: 2002-06-28
Takso:
Komento: Ĝi estis mia unua metodo ĉar ĝin uzis la instruistino
tiutempe kiam mi esperantiĝis en 1978-a. Efektive, mi konsentas pri la
eksmodeco, franceco kaj malrapideco. Tamen mi sentas simpation al ĝi.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|