Ĵamborea Lingvo

 


Bildo de la instruilo
   

Bibliografiaj notoj



Verkisto(j): HAMMER, Jacobus K.
Eldonejo kaj jaro: Zaandam, 1994. (3-a eld.)
ISBN-numero: 90-71205-51-7
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj super 10
Aĉeteblo: UEA: €3,60 (sen imposto) FEL: €2,24 (fina prezo)
 
 

Strukturo



Enkonduko: ne estas
Indekso: ne estas
Enhavo: Malgrandaj paŝoj por lerni la internacian lingvon.
Titoloj de kelkaj ne ĉefe gramatikaj paŝoj:
La patrolo, Mi estas skolto, Kia estas la standardo?, La direktoj de la kompaso, Lazaro Ludoviko Zamenhof, Kiel skribis la indianoj?, La ses membroj de la patrolo, La skolta uniformo, Kie estas la Nordo?, La simboloj de la geografia karto, La Unua-Helpo-Kesto, Kiel fari tenilon por la hakilo?, La Morsa Kodo kaj Esperanto, La Skolta Promeso, La Skolta Mondo, ktp...
Unuoj: 117
Longeco de unu unuo: ĉ. duonpaĝo
Vortlisto: estas, lecionfine, unudirekta
Gramatikaj resumoj: estas, lecionfine
Solvoj por la ekzercoj: estas, librofine


Konstruo de unu leciono:

Teksto: monologa
Ekzercoj: gramatikaj, leksikaj, aktivigaj
Gramatikaĵoj: klarigitaj per bildoj, trafaj frazekzemploj,
Demandoj: ne oftaj, kaj ne por kontroli la komprenon
Aldonaĵo(j): kantoj, ŝercoj, enigmoj, realaĵoj


Enhavo de la tekstoj:

Tipo: ĉenrakontoj kun samaj rolantoj
Kulturaj konoj pri E-o: estas plurloke traktataj, la tekstoj temas parte pri la movado, parte pri la utileco kaj solvo por la lingva problemo.


Metodo:

Metodnomo: rekta
 
 

Ekstera formato, aspekto


Mezuro: 14,5 x 21 cm
Koloreco: nigra-blanka
Ilustraĵoj: multaj desegnaĵoj
Legebleco: bona
Kunligmaniero: vinktita
Ĝenerala aspekto: simpla
 

Fermu la instruilfenestron