Kantoj por ĝojo

Kompilitaj de STANJO

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): CHRDLOVÁ, Stanislava (ed.)
Eldonejo kaj jaro:   KAVA-PECH, 2003.
Tipo de instruilo: kantaro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La poŝforma kantareto enhavas 30 erojn, parte ofte kantatajn en nia Esperantujo, parte ankoraŭ nekonatajn al la granda publiko. Kvindek procentoj de la kantoj originas el Slovakio kaj Ĉeĥio, la aliaj reprezentas la internaciecon.
La aŭtorino, konata folkloristo, kun granda zorgo elektis la pecojn por speciala celo: la kantoj helpu kreiĝon de bona etoso, formiĝon de bonhumoraj grupoj, servu amuzon de diversnaciaj esperantistoj kaj samtempe transdoniĝu kulturaj valoraĵoj, ili estu POR ĜOJO. Laŭ la atestantoj de E-renkontiĝoj, dum kiuj la eldonitaj kantoj estis kantitaj, tiuj celoj vere efektiviĝis.
La kajereto utilas por klasoj, grupoj kaj aranĝoj, pro ĝia modesta prezo enmanigeblas al ĉiu membro de la grupoj kaj kun helpo de muzikema gvidanto jen preta la portempa koruso. Por la repertuaro oni studu la enhavtabelon, kie la envicigo de la kantoj okazis laŭalfabete de la titoloj, krom tio estas neniu gvidprincipo. Estas bone, ke ĝuste konata E-kanto Vivu la stel’ povas fini la serion.
Apud kelkaj eksmodaj, sed ankoraŭ nuntempe uzataj kantaroj ĉi-libreto estas moderna, freŝa. La enpaĝigo de la muziknotoj estas profesia laboro. La spritaj ilustraĵoj de la konata (ĉefe el Juna Amiko kaj Tendaraj tagoj) grafikisto Pavel Rak faras ĝin alloga por ĉiuj generacioj.
La eldono estis internacia kunlaboro.
La tesktoj estis tradukitaj de: Josef Cink, Joachim Gieβner, Jan kaj Karel Filip, Roman Dobrzyńsky, E. Davido, Miloš Lukaš, Lydia Zamenhof, Ladislav Kyselý, W.J. Downers, Tomáš Pumpr, Josef Chvosta.
Pri la enpaĝigo de la muziknotoj zorgis Albrecht Kronenberger, la gitarajn akordojn indikis Zdaněk Rusín.
La finan redaktadon de la kajereto faris Petr Chrdle, la edzo de la forpasinta redaktinto, nia karmemora kolegino, internaciskale konata E-instruistino kaj ĉiĉerono Stanjo..
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo

Recenzo(j):

Eldoneja hejmpaĝo

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron