|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
KOROLEVIČ, Aleksandr - MATAITYTĖ, Inga (tradukinto) |
Eldonejo kaj jaro: |
Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj.
Vilnius. 2004. |
Tipo de instruilo: |
movadhistorio |
Nivelo: |
por progresantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
litova |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Prezento de la lingva problemo kaj de Esperanto por litovlingvanoj.
Science prilaborita, ampleksa libro kiu ankaŭ per sia alloga ekstera
aspekto bone servos la disvastigon de informoj pri la internacia lingvo.
La libron la aŭtoro verkis en 1989 en la rusa lingvo, el kiu tradukis
ĝin Inga Mataitytė en 2004.
Jen resume la ĉefaj ĉapitroj: antaŭhistorio de E-o kun detala prezento
de la filizofiaj lingvoj kaj iliaj kreintoj; pra-esperanto de Zamenhof;
tre detala prezento de la internacia lingvo kun bona priskribo de la gramatiko;
movadhistoriaj konoj ekde la pionira tempo ĝis la aktuala periodo kun
aparta atento pri la rusia kaj sovetia movadoj.
La kvina ĉapitro prezentas la plej gravajn personojn de E-o literaturo,
kun kompletigo de rusaj kaj proksimregionaj elstaruloj. Tiun eron finas
deko da prozaj fragmentoj aŭ poemoj.
La aldonaĵo estas interesa parto, en ĝi pere de 17 tekstoj la leganto
havas lingvokurseton kun multaj piednotoj, vortolisto, parale tardukita
teskto kiu temas pri vizito de hungara samideano en Lvovo kaj ties renkontiĝojn,
amikiĝojn en la urbo, movadaj kluboj kaj familio de la gastiganto. Moderna
teksto, kiu certe ne predikas, sed konvinke prezentas la praktikan utilecon
de la lingvo. Se ĉiu leganto de la libro ekstudas Esperanton por esti
komprenata (kiel faras Olenjo) la verko servos mirinde bone la movadon.
La bibliografiaj notoj enlistigas 168 verkojn, tre riĉa persona indekso
kaj detala enhavtabelo helpas la rapidan orientiĝon en la libro.
La verko spegulas la sciencajn kvalitojn kaj la praktikajn flankojn de
la aŭtoro, sperta esperantisto, gvidanto de klubvivo kaj kursoj. Li tre
bone resumis siajn spertojn kaj konojn en la modela LIBRO PRI ESPERANTO.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|