|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
ZVEREVA, Eugenia - Redaktoro |
Eldonejo kaj jaro: |
UEA |
Tipo de instruilo: |
gazeto, ĵurnalo |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
pluraj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
Kontakto estas revuo por tiuj, kiuj interesiĝas pri aliaj
landoj, popoloj, kulturoj kaj socioj. Kontakto-n legas gejunuloj (kaj
ĉiuj, kiuj sentas sin juna) el ĉ. 90 landoj, ankaŭ kunlaborantoj venas
tra la tuta mondo. Speciale por komencantoj parto de tekstoj aperas en
la lingvoj "facila" kaj "tre facila" laŭ la vortolisto de KONTAKTO,
kiu reaperas kune kun la unua numero ĉiujare. La revuo bone uzeblas kiel
aldona legomaterialo por la lingvolernantoj kaj ekzercantoj. Ankaŭ la
tre belaj ilustraĵoj faras ĝin alloga.
Abonebloj: individuaj membroj kaj patronoj de TEJO ricevas Kontakto-n
automate. Aliaj povas aboni ĝin pere de UEA-kotizperanto aŭ rekte ĉe
UEA (prezoj varias depende de la lando). Eblas ankaŭ kolektivaj abonoj
(ekde 6 ekzempleroj) kun rabato de 40%!
Retpoŝto:kontakto@tejo.org.
Poŝtoadreso: Kontakto, p/k 89, UA-01030, Kijiv-30, Ukrainio
Opinio de la legantoj:
El 2 opinioj, la averaĝa takso estas 5,0.
Nomo: Eugenia Zvereva, la redaktorino de KONTAKTO
(kontakto@tejo.org)
Dato: 2004-04-07
Takso:
Komento: Verku facile por KOTNAKTO!
Ĉiujare en KONTAKTO okazas konkurso de facillingvaj artikoloj (kun premioj!).
Partoprenu ankaŭ vi aŭ viaj kursanoj, aŭ uzu facilajn tekstojn dum
viaj lecionoj! En la aldonaĵo vi trovos (pdf-formate) la liston de facilaj
vortoj.
Temoj de la venontaj numeroj de KONTAKTO:
– 199 (2004:1): ARTO (ĉefe moderna arto).
– 200 (2004:2): HUMURO.
– 201 (2004:3): DISKRIMINACIO – rasa, seksa, religia kaj aliaj formoj
de diskriminacio. Ĉu ekzistas diskriminacio en via lando? Sciigu tion
al la mondo!
Limdato: la 1a de majo.
– 202 (2004:4): LUDOJ (historio de diversaj ludoj, ekzemple, ŝakoj;
modernaj ludoj, interkulturaj ludoj). Limdato: la 5a de junio.
– 203 (2004:5): RIFUĜINTOJ/HOMAJ RAJTOJ/TOTALISMO/DIKTATORECOJ.
Limdato: la 1a de aŭgusto.
– 204 (2004:6): TERORO/TERORISMO (inkluzive de hejma teroro/perforto).
Limdato: la 1a de oktobro.
Ni ankoraŭ ne planis konkrete aliajn temajn numerojn. Skribu – tiu
decido povas esti ja la VIA. Inter eblaj temoj estas la jenaj: MANĜAĴOJ
(kial normalaĵoj en iuj landoj estas ŝokaj en la aliaj?); POLITIKO (diversaj
politikaj ideoj kaj ideologioj, avantaĝoj kaj problemoj de demokratio,
kapitalismo/socialismo k.s.); MILITOJ (historia aspekto, nuntempaj militoj);
TUTMONDIПO; SEKTOJ (kio estas “sekto”? kie estas la diferenco inter
religio kaj sekto? kiel sektoj “kaptas” siajn viktimojn? ĉu malfacilas
eskapi de sekto? kio ĝenerale allogas homojn en sektojn?); TOLEREMO KAJ
SOLIDARECO.
Krome, ekde tiu ĉi jaro KONTAKTO ekkunlaboras pri la projekto Interkulturo
http://www.interkulturo.net/.
Kune kun la IK-teamo, KONTAKTO preparos artikolojn rilatajn al kultura
diverseco, interkultura lernado, interkulturaj konfliktoj ktp. Viaj artikoloj
/ ideoj ĉi-temaj kaj ajnatemaj estas pli ol bonvenaj! www.interkulturo.net
* Noto: se vi interesiĝas pri la temo, kies limdato jam pasis, sendu
vian artikolon ĉiuokaze – ĝi simple estos publikigita en posta numero
Nomo: Geza KURUCZ (suli267@szeged.sulinet.hu)
Dato: 2004-04-06
Takso:
Komento: Mi konsideras la revuon Kontakto la plej interesa periodaĵo
de nia nuntempa Esperantujo. Interesaj temoj en stilo kaj lingvaĵo komprenebla
kaj alloga. Kontakto estas fieraĵo de nia tutmonda kulturo. Dankon pro
ĝi al la redaktoro Ĵenja Zvereva.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|