Konversacia klubo, La

perfektiga kurso de Esperanto

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): SALLES, J.
Eldonejo kaj jaro:   Rio de Janiero, 2002.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): portugala
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La kursomaterialo estis eldonita okaze de UK en Fortalezza, kun la aŭspico de UEA. Ĝi celis esti pliprofundiga kurso por kursanoj kaj aŭtodidakte lernantaj, kiuj jam konas la lingvon, sed volas perfektiĝi en la parolo kaj enprofundiĝi en la gramatiko.
La strukturo de la libro estas la sekva:
1) Lecionoj (1-10): Kelkfrazaj enkonduka teksto, dialogeto aŭ mallonga legaĵo kaj mallonga konversacia gvidilo aŭ testeto. Tiajn lecionojn sekvas riĉa dulingva vortolisto.
2) Aldonaj ekzercoj (al la lecionoj 1-10): Simplaj gramatikaj klarigoj kun solvoj.
3) Gramatika suplemento: detalaj kaj densaj priskriboj de gramatikaj fenomenoj (de elementaj ĝis ankaŭ pli komplikaj) en la portugala. Apartaj sekcioj okupiĝas pri participoj, kunmetita tempo.
4) Solvoj de la leciontekstoj (kiuj fakte estas tradukoj de la tekstoj).
La libro entenas ankoraŭ kelkajn kompilaĵojn : ekz. 16 reguloj, listo de landnomoj, ktp.
Resume : La lecionaj materialoj kaj en la gramatika parto prilaboritaj problemoj estas tre malsamnivelaj ; t.e. tro altnivela gramatikaĵo por simpla kursomaterialo aŭ inverse. Tio povas senentuziasmigi la uzantojn. Profitdonan uzon de la lernilo ni imagas nur kun la helpo de sperta kursgvidanto, ja memlernantoj povas facile perdiĝi en la dislokitaj partoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron