Recenzoj 95/4

 

Kunvojagxu

(Paul Gubbins, eld. Edistudio kaj ILEI —    detalaj indikoj: IPR 4/94 p. 16.)

"Se lernonto ne simpatias stud-materialon, tuj kreigxas neforigebla baro inter studento  kaj  studotajxo... kaj la Esperanto prezentita inter la kovriloj de multaj lernolibroj, kiom ajn valoraj kaj altkvalitaj, ofte ne instigas al praktika, plenkreskula lingvo-uzado." Jen tre sagxaj vortoj de Paul Gubbins en la antauxparolo al Kunvojagxu, pri kiu li aldonas: "Gxi ne estas lernolibro por auxtodidaktoj, cxar grava — eble la plej grava — parto de cxiu cxapitro konsistigas rol-ludadon, kiu siavice implicas kuneston de almenaux unu kroma persono,  cxu  instruisto, cxu alia lernanto. Tiel, duope, triope, estigxas konversacioj, sin-esprimado, memfido je praktika uzado de Esperanto. "

 Oni do ne miru, ke temas pri internacia, pri sennacia lernolibro, sen klarigoj en ajna nacia lingvo. Evidente, kiel pri cxiaj metodoj,  plej gravas gvidado fare de bona  instruisto (kiom da samideanoj lernis la lingvon malgraux la bonvolo de fusxa instruemulo!), sed tre helpas bona instruilo, cxefe en la komenco. Miaopinie Gubbins trafis la celon, kiun li starigis al si. Ne hazarde tio okazas en Britujo, kie dum la lastaj jaroj tre aktivas grupo da interesaj homoj kiel i.a. Tim Carr, Krys Ungar, Edmund Grimley-Evans kaj Paul Gubbins mem, profesia lingvo-instruisto, konata kiel jxurnalisto al la legantoj de MONATO, kaj al tiuj de LBE kaj FONTO kiel barlastonisma teatremulo.

Rilate la libron, unue menciindas la tre klara kaj alloga grafika aspekto. Due, la amaso da tre utilaj ekzercoj, same skribaj kiel paroligaj, por plena aktivigo de la lernita materialo (estus des pli bone, se oni povus trovi la solvojn librofine). Trie, fortan aplauxdon meritas la t.n. legajxoj, kiel El la agendo de s-ro Brauxn, diversaj leteroj, veterprognozo, vivresumo (ne biografieto sed ja curri­culum vitae; kiu proponas pli precizan terminon?), mendilo, aligxilo, recenzo pri kasedo de la rokgrupo Persone, kuirrecepto, turismaj informoj pri Antverpeno aux informa teksto pri Amnestio Internacia. Temas pri materialo reala, ne inventita, sed adaptita al la bezonoj de la kurso.

Komencas cxiun cxapitron dialogo aux konversacio, kie jam prezentigxas la traktota temo. Ofte aperas aktualaj problemoj, ekologiaj, sociaj aux politikaj (kiel la ekzerco B sur p. I37). Sekve aktualas ankaux multaj vortoj, kiel tekstredaktilo (p. 9), acida pluvo (p. 197), forcejo-efiko (p.168), fridujo (p.175) aux perestrojko (p. l 84). La kvin lastaj cxapitroj ne plu enkondukas gramatik-erojn, sed invitas al pli profunda esplorado de la lingvo. Tial, troveblas en ili tekstoj suficxe komplikaj, sed fakte tute normalaj, kiel tiu sur p. 158: "Gxuste. Do jen, en skizita formo, via letero: formulu gxin lauxplacxe kaj enposxtigu gxin antaux la kvina... Mi supozas, ke mi estus povinta telefoni al s-ro Sosximoto, cxar tiel li estus ricevinta la inviton pli frue... sed letero pli konvenas por invito, cxu ne?" Parenteze, sxajnas al mi, ke Gubbins tre lerte interplektis la etosojn kaj mediojn esperantan kaj britan.

Mi apenaux trovis dubajn punktojn. Mi dubas pri la uzado en lernolibro de la vorto komputoro (anst. komputilo, pli simpla kaj facila, kaj pli uzata!) aux de alies sen ajna klarigo. Temas ne pri beletro, sed pri lernilo, kaj jen tial mi aplauxdas la uzadon de la fundamenta -ujo por landnomoj (anti-ujistoj ne grumblu: -io debutas sur p.181). Igas min dubeti la senco de dum sur p.164, kaj al la klarigo pri -et- kaj -eg- (p. 219) mi aldonus verban ekzemplon (ekzemple per pluvi aux ridi). Vere gxenis min nur la manko (sentebla speciale en la 18-a cxapitro) de la oftega verbo farti, cenzurita probable tial, ke al anglaj oreloj gxi pensigas pri furzado. Temas cxiel ajn pri neglekteblaj detaloj, kiuj neniom deprenas de la granda valoro de cxi lernolibro.       .

Finas la libron du interesaj aldonoj: Gramatiko — superrigardo (reference al la apartaj cxapitroj) kaj Enkonduko de novaj eroj per Esperanto. Nu, kvankam mi ne provis uzi gxin en kurso, mi certas, ke persono atinginta la finon de Kunvojagxu nepre havos bonegan bazon por plena enlingvigxo.     

                                                                                            Georgo Kamacxo