Kurso de Esperanto Lingvo Internacia

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): ABRAHAM, Georgo
Eldonejo kaj jaro:   UEA, 2000.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): araba
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libreto estas dediĉita por tutkomencantoj, enhavas 10 lecionojn, verkitajn laŭ la strikta gramatik-traduka metodo, t.e. ĉio estas submetita por prezenti la celitan gramatikaĵon. Krom kelkaj modelleteroj, informtekstoj kaj poemoj la lecionoj konsistas nur el gramatikaj modelfrazoj kaj tradukekzercoj tien reen. Librofine troveblas la solvoj de la taskoj, pro tio la materialo (teorie) uzeblas ankaŭ por memlernantoj.
Kvankam ĉe ĉiu prezento de gramatikeroj paralele troveblas ankaŭ la tradukfrazoj, fine de la libro aperas detala listo de la radikoj kun la paralela araba traduko.
La aperigo de la libro okazis kadre de la Kampanjo 2000, estis subvenciata de Heinz Schindler kaj Subvencio Cigno. Ĝi estis kompostita en Teherano kaj presita en Nederlando.
Estas interese rimarki kiom montriĝas en la eldonaĵo la internacia kunlaboro:
1) Aperadas komposteraroj, manko de liniopartoj, minuskloj frazkomence, spacomanko post frazfinaj punktoj, ktp.
2) Ankaŭ la bindistoj “mis-konstribuis”: dum la libro mem legendas de dekstro al maldekstro, en la vortolista parto la paĝoj estas binditaj konsekvence inverse.

Ĉar la recenzisto ne kompetentas pri la araba lingvo, ni tre bonvenigas ĉi-paĝe la opiniojn de kompetentuloj kaj konantoj, uzintoj de la eldonaĵo. Antaŭdankon!

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron