Lernolibro de Esperanto / Esperanto kalbos vadovėlis

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): DEGESYS, Gediminas
Eldonejo kaj jaro:   Aušra. Kaunas. 2001.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): litova
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La laŭekstere plaĉa, alloga libreto kun 30 lecionoj celas specialan publikon, almenaŭ laŭ la konstruo de la unuopaj lecionoj.
La unuoj komenciĝas per dulingva vortolisto, kiun sekvas mallonga klarigo kun ekzemploj pri kelkaj bazaj eroj de la gramatiko. La elekto, kaj ĉefe la vicordo de tiuj eroj estas la unua ŝoko por la praktikantaj instruistoj. (Nur kelkaj ekzemploj: 5-a leciono: -iĝ; 6-a leciono: mal- kaj numeraloj ĝis 10; 9-a leciono numeraloj ĝisfine; 10-a leciono: pasivaj participoj; 15-a leciono: ordaj numeraloj; 17-a: simplaj adverboj.)
Certe ŝokus kelkajn ĝisostulojn de nia movado la listo de kvindeko da neologismoj, kiujn la aŭtoro prezentas kiel anstataŭantojn de la mal-vortoj. Pli grandan ŝokon kaŭzas post la gramatika parto de la unuopaj lecionoj la elekto de la tesktoj: komence simplegaj gramatikcelaj frazserioj, bazaj konversacioj, ekde la 6-a leciono: eroj el la Genezo, kulturhistoriaj, sciencaj, interlingvistikaj tekstoj, al E-o tradukitaj poemoj,kaj fine ankaŭ ŝercoj en dialogoj. La bunta elekto de la sufiĉe komplikaj tekstoj neniel kongruas kun la traktataj gramatikaĵoj.
Librofine troveblas resumtabeloj pri afiksoj kaj mallongigoj, kaj certe utilas ankaŭ la dudirektaj vortaroj.
La libreton ni NE konsilas al ordinaraj komencantoj, nur al poliglotaj interesiĝantoj pri la internacia lingvo, kiuj mem pretas kaj ĝuas dedukti kaj malkovri la zamenhofan lingvon, kiel la juna aŭtoro verŝajne mem faris siatempe.
Estus interese legi la opinion ĉi tie de tiuj, kiuj jam provis la lernilon.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron