|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
Internacia teamo de Esperanto@Interreto |
Eldonejo kaj jaro: |
E@I - ESF, 2003 - proveldono |
Tipo de instruilo: |
KD-ROM |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
angla, ĉina, esperanto, finna, franca, germana,
hispana, litova, nederlanda, pola, portugala, rusa, slovaka, sveda |
Aĝgrupo: |
pluraj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
lernu! estas relative nova, ĉirkaŭ de du jaroj
funkcianta tre sukcesa retkurso, kreita de tre entuziasmaj kaj profesinivele
laborantaj gejunuloj, grupiĝantaj ĉirkaŭ la laborgrupo
Esperanto@Interreto.
La ĉefa ideo estis krei modernan, plurfunkcian rete uzeblan Esperanto-kurson,
kiu ebligas ne nur motivigitan kaj sukcesan alproprigon de la lingvo,
sed pere de “malantaŭ la programo” konstante laboranta fiksa
teamo kaj volontuloj ebligi roli kvazaŭ ĉeesta kurso kun instruistoj
kaj samkursanoj.
La kreantoj tre bone kaj diversskale uzas la novajn teknikajn eblojn legigi
kaj aŭdigi lingvajn materialojn, instrui per simplaj, modernaj kaj
primovadaj kursmaterialoj, alproprigi vortojn pere de bilda vortaro, solvigi
ekzercojn interage, resumi la plej gravajn gramtikaĵojn, legigi facilajn
kaj valorajn klasikaĵojn el originala kaj tradukita literaturo (helpe
de vortaro), aŭdigi modernan grupan kaj solistan muzikon ktp. La
retejo, kun la helpo de volontula internacia stabo, ebligas ankaŭ
certan individuan lingvohelpon, okazigas virtualajn klaskunvenojn sub
gvido de spertaj E-instruistoj. La lernantaro, kies nombro kalkulĝas
en miloj, sentas sin parto de granda monda lernejo, kaj per la bona administrado
de iliaj progresoj estas daŭre instigata lerni plu.
La supre listigitaj trajtoj estas nur eroj el la riĉa eblaro lerni
interese kaj efike la internacian lingvon. Ne estas vane, ke tiun ĉi
metodon oni ofte proponas ankaŭ kiel kompletigan materialon paralele
uzeblan apud ĉeestaj kursoj. Ĝin ni konsilas precipe por memlernantoj
kiuj laŭ siaj ebloj povas havi propran ritmon kaj manieron studi
E-on. La studadon de aŭtodidaktoj bone helpas la gvidlinioj (vidu
sube), kiujn la redaktoroj kreiis, kaj ankaŭ la bona aranĝo
de la retejo. (Pri la konsisto de la reteja materialo vidu la enhavliston
sur la sekva paĝo aŭ la gvidliniojn.) La grafike kaj aspekte
“juna” programo - kvankam pretiĝis unuavice por junuloj - allogas
ĉiujn generaciojn.
Por helpi tiujn lernemulojn kiuj la retkonekton malpli libere aŭ
tute ne povas uzi, la teamo produktis ankaŭ KD-n surbaze de la reta
materialo.
La surdiska prov-versio de “lernu!” akireblas ekde somero 2003. Ĝi
plejparte redonas la eblojn de la riĉa materialo (tamen la aktuala
reta versio estas jam signife pli riĉa), sed kompreneble ne donas
okazon por kelkaj virtualaj funkcioj kiel ekz. la klaskunvenoj aŭ
la tujmesaĝilo kaj ne enhavas la novajn erojn. Pluson signifas ĉe
la KD la aldono de kromaj materialoj, kiel la alia fama reta kurso, helpprogramoj,
ktp. La KD bone uzeblas por studo sen reta konekto, kaj povas roli bone
kiel efika kaj alloga varbmaterialo.
Por povi uzi la paĝaron kaj la KD-n vi bezonas Esplorilon 5+, Netskapon
6+ aŭ alian modernan retumilon..
Akiru (kaj) lernu!
============================
Jen sube a “Gvidlinioj” en kiuj la kreintoj priskribas kiel ili
imagis la uzon de lernu! por lerni Esperanton.
Konatiĝo kaj inspiro
- Foliumi Pri Esperanto, por ekscii pri kio temas.
- Trastudi la Lingvoprezenton, por vidi la ĉefajn principojn de la
lingvo.
- Utiligi Utilajn frazojn, por ekkoni kaj ekzerci esperantajn vortojn
kaj esprimojn.
Eko
- Partopreni en la koresponda kurso Ana Pana, por fari unuan paŝon
en aktiva uzado de Esperanto.
- Tralegi klarigojn en Gramatiko, por ekhavi superrigardon pri ĝi.
Daŭrigo
- Trairi la kurson Ana renkontas, por lerni kiel dialogi per Esperanto.
- Ekzerci novajn vortojn per Vortlernado, por pligrandigi vian vortprovizon.
- Kursumi per Jen nia IJK, por plu lerni Esperanton kaj ricevi imagon
pri unu Esperanto-renkontiĝo.
Profundiĝo
- Kursumi per Gerda Malaperis!, por helpe de interesa krimromaneto pli
profundiĝi en la lingvon.
- Studi per la kurso La tuta Esperanto, por pli bone kompreni la gramatikaĵojn.
- Legi kaj aŭskulti rakontojn de Vere aŭ Fantazie, por vidi
ekzemplojn de facila kaj bela Esperanto.
Subteniloj
- Vortlernado: Helpas al vi internigi novajn vortojn kaj trovi vortlistojn
en diversaj kategorioj.
- Lingvodemandoj: Se vi havas iun lingvan demandon, serĉu respondon
ĉi tie; se vi ne trovas, nepre sendu la demandon al ni kaj ni provos
respondi.
- Gramatiko: Donas superrigardon kaj bazajn klarigojn pri gramatikaĵoj.
- Biblioteko: Enhavas aŭskulteblajn kaj legeblajn ekzemplojn de esperanta
literaturo kaj muziko.
Krome ankaŭ proverbojn kaj ludojn.
- Helppaĝoj: Donas klarigojn pri uzo kaj funkciado de la paĝaro.
- Vortaroj: Funkcias kiam oni alklakas vorton en ajna esperanta teksto
en la paĝaro, aŭ entajpas ion ĉe la vortarfenestro.
- Tujmesaĝilo: Por ion demandi al pli sperta Esperanto-parolanto
aŭ simple uzi la lingvon en rekta komunikado.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|