Lernu diligente

Ekzercoj, taskoj, ludoj, versaĵoj, kantoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): VIDRINSKIENË, P. Danutë
Eldonejo kaj jaro:   LITOVIO, 2002
Tipo de instruilo: ekzercaro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): litova
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La libreto estas kolekto de diverstipaj ekzercoj kaj instrumaterialoj.
La celgrupo de la eldonaĵo ne estas tutklara: ja instruistoj certe ne bezonas la en ĝi listigitajn tre facilajn, simplajn ekzercojn kaj kolorigendajn bildojn; aliflanke memlernantoj multkaze bezonus solvojn por la enestaj taskoj.
La plej taŭga uzo povas esti apliko dumkursa, sub la gvido de instruisto (plej verŝajne kun junaj kursanoj).
La eldonaĵo proponas kaj diversajn gramatikajn ekzercojn, kaj - kelkfoje "malnovajn" kaj ne tre spritajn - simplajn legaĵojn; traduktaskojn el E-o kaj al ĝi (el la litova lingvo), diversajn enigmojn, ktp. La literatura parto prezentas la "plej famajn" verkistojn kaj tradukistojn: Zamenhof, J. Baghy, K. Kalocsay, K. Beim, Piron, A. Cseh, kaj M. Boulton kaj kelkajn versaĵojn de kelkaj el ili, plus tiujn de aliaj verkistoj. Proverboj kaj kantoj (sen muziknotoj)fermas la kolekton.
La riĉa ekzercaro uzeblas ankaŭ internaciskale kaj certe estas helpilo (ne multekosta) en la manoj de komencantaj instruantoj.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron