Lernu paroli Esperante

lernilo por paroligaj kursoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): CIBULEVSKIJ, Dimitrij M.
Eldonejo kaj jaro:   Ĥarkiv, dmic, 2001.
Tipo de instruilo: konversacia libro
Nivelo: por mezniveluloj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: nedifinita

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La modesta kajereto liveras 30 diversajn tekstojn pri ĉiutagaj temoj, kun la celo ebligi materialon por paroligaj kursoj por postkomencantaj grupoj. La lecionoj konsistas el teksto: kun ĝeneralaj temoj en personaligita kostumo, konversacio: inter Aleksandro Petrov (instruisto pri la ukraina lingvo) kaj Georgo Bousset, gasto kaj kolego (franca instruisto pri la ukraina lingvo kiu vizitas Ukrainion), vortlisto: nur esperantlingva kun la eblo alskribi la nacilingvajn ekvivalentojn kaj demandoj personaligitaj en la aktuala temokadro por paroligi ankaŭ la lernantojn.
La kajereto taŭgas kiel komplementiga materialo, legaĵo kaj elirpunkto por pluaj diskutoj, por membroj de studgrupo aŭ individuaj lernantoj kiuj interesiĝas pri la vivkondiĉoj kaj landkonoj pri Ukrainio.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron