|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
BAVANT, Marc |
Eldonejo kaj jaro: |
KAVA-PECH, Prague, 2002. |
Tipo de instruilo: |
gramatika libro |
Nivelo: |
por pluraj niveloj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
franca |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La alloga libreto pretiĝis por sinteze prezenti la bazan
gramatikon de Esperanto , sed ne tra plurcent paĝoj da preskribaj gramatikaj
reguloj, sed tra la EKZERCARO de Zamenhof.
En la unua parto de la libreto la aŭtoro en la franca lingvo prezentas
la 16 regulojn, aldonante siajn komentojn kaj ekzemplojn al la klarigoj.
La dua (pli ampleksa) parto okupiĝas pri la ekzercara materialo: sub
la koncernaj paragrafoj legeblas la zamenhofaj frazoj, sekvataj ofte de
komentoj kaj fine de la paragrafo legeblas vortlisto (e-o, franca
kaj rusa) de la novaj vortoj de la koncerna ero. Tre plaĉaj kaj
helpaj estas la piednotoj (entute 172), en kiuj la aŭtoro atentigas la
leganton pri la klarigendaj fenomenoj de la ekzemplofrazoj, ofte rimarkante
pri ne-logikaĵoj, elementoj kiuj povas esti kontraŭdiraj de la antaŭe
konigita regularo. La leganto ekscias ĉe kiuj lokoj la ekzercaraj frazoj
ne plu estas same uzataj kiel en la tempo de la kreinto de la lingvo.
Doniĝas ankaŭ sugestoj pri la nuntempaj uzendaj formoj. La libreton
finas la dulingva korelativa tabulo kaj listo de la radikoj, kun la indiko
de la paragrafnumeroj en kiuj ili aperis.
La verkon ni konsilas al tiuj, kiuj en mallonga tempo ŝatus ricevi trarigardon
kaj simplan, klaran, tamen kompetentan gvidadon pri la funkcio de la E-gramatiko.
Utilas ankaŭ por tiuj kursgvidantoj kaj esperantistoj kiuj trovas sed
ne ĉiam komprenas kio kial estis uzata de Zamenhof tiel kiel tio aperas
en la ekzercaro.
Tre bona kaj alloga materialo ankaŭ por varbi kaj konvinki seriozajn
interesiĝantojn pri la « artefarita » lingvo.
Por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo
Recenzo(j):
Monato, 2003.
Opinio de la legantoj:
Nomo: Boris Kolker (kolker@stratos.net)
Dato: 2002-11-15
Takso:
Komento: Pioniroj de Esperanto havis je sia dispono la plej simplajn
priskribojn de la nova lingvo. Malgraŭ tio, multaj el ili regis Esperanton
tre bone. Marc BAVANT prezentis la "Fundamenton de Esperanto" en nova
lumo, provizinte ĝin per komentaroj kaj eltirinte regulojn el ĝiaj ekzemploj.
Tre sprita provo, dank' al kiu la "Fundamento" transformiĝis, en la interpreto
de Marc, en modernan lernolibron. Gratulon al la aŭtoro!
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|