|
|
Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
CORSETTI, R. - La TORRE, M. - VESSELLA, N. |
Eldonejo kaj jaro: |
Edistudio, Pisa, 1984. |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
nacilingva |
Nacia(j) lingvo(j): |
itala |
Aĝgrupo: |
plenkreskuloj |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La lernilon - destinita por esti baza lingvokurso pri
Esperanto verkita por italoj - enkondukas detala analizo pri lingvopolitikaj
kaj lingvistikaj trajtoj de Esperanto, kiun sekvas la uzkonsiloj de la
aŭtoroj. El tiu la leganto ekscias pri la interesa kaj sprita konstruo
de la lernilo: ĉiu leciono estas dividita je 4 partoj. Teksto (T), kiu
laŭ la interlinia metodo paralele skribiĝas en Esperanto kaj sub ĉiu
koncerna vorto, strukturo legeblas la itallingva traduko. La sekvaj partoj
estas: Gramatikaj klarigoj (G), Ekzercoj (E) kaj Profundigaj ekzercoj
(A). Depende de la celoj de la lernanto oni povas uzi la libron diversnivele:
interesiĝantoj nur pri la funkcio de la internacia lingvo legu nur la
tekstojn kaj la gramatikajn klarigojn; por pasiva kono pri la lingvo,
krom la supraj, farendas ankaŭ la ekzercoj; kaj tiuj, kiuj deziras kapabli
iom ankaŭ aktive uzi Esperanton solvu ankaŭ la profundigajn ekzercojn.
Fakte tre bona sistemo.
Laŭ la aŭtoroj la leksiko estas prilaborita laŭgrade, almenaŭ en la
ekzercoj uzatas nur tiuj morfemoj kiuj estis prezentitaj antaŭe. La komprenon
de la funkcio de la internacia lingvo vere helpas la detala prezento de
la strukturoj, ĉiam komparatas ili kun la italaj gramatikaj fenomenoj.
Ofte estas donitaj ankaŭ ĝenerallingvistikaj klarigoj, difinoj pri la
nacilingvaj strukturoj, do la libro servas ankaŭ kiel kleriga materialo,
konsciigo pri la propra lingvo. Pro la trajtoj de la metodo mem superfluas
vortolistoj ĉe la lecionoj mem, sed troveblas detala listo kun lecionindikoj
fine de la libro. La orientiĝon helpas la librofine troviĝanta itallingva
gramatika indekso.
Kiu post tia teoria strukturigo atendas ion interesan, tiu tre eraras.
La tekstoj (krom la Nula leciono, kiu prezentas la fonetikon de Esperanto)
estas politikaj, plejparte kun deprimiga enhavo: letero el Sud-Vietnamo,
skribita dum la milito kontraŭ Usono; fragmento el artikolo “Pro povo
oni mortas”; Rememoroj pri Ĉina Proleta Esperantista Unio; strikoj
de publikaj servoj en Italio; Subevoluo en Suda Ameriko; Alvoko de Kropotkin
Al la Junuloj; teksto pri atombomboj en Hiroŝimo; Raporto pri la seminario
Lingvo kaj Politiko, k.s. La ekzercoj uzas tekstojn de Marx, Engels, Maŭ
Zedong, anekdotojn pri la vivo de Ho Chi Minh. Apenaŭ troveblas originala
e-teksto aŭ literaturaĵo. La sola humura rakonto eĉ pli ĉagrenas:
mortinto (bervala sentaŭgulo) en la PARADIZO, kies loĝantoj ĉiuj parolas
Esperanton, ekscias, ke “La infero tute ne ekzistas. Ĝi estas nur inventaĵo
de senspritaj blaguloj. Kiel povus la Eternulo, kiu estas senlime
bona, elpensi tian abomenaĵon por sia kreitaro”. La redaktoro
havis la saman demandon leginte tiun ĉi lernilon.
Sume: la libro ne respondas al la kutimaj atendoj de averaĝaj lernantoj,
povas servi nur por orientiĝemaj gramatikemuloj, kun forta inklino al
politikaj temoj.
Opinio de la legantoj:
Ankoraŭ ne estas.
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|