Bazaj detaloj:
Verkisto(j): |
ROSSETTI, Reto |
Eldonejo kaj jaro: |
Grupo Kvin - Londono, 1994. (5a eld.) |
Tipo de instruilo: |
lernolibro |
Nivelo: |
por komencantoj |
Celgrupo: |
internacia |
Aĝgrupo: |
nedifinita |
Pliaj, detalaj informoj
Nia opinio:
La bildserie akompanataj tekstoj estas konstruitaj laŭŝtupe
de elementaj gramatikaj paŝoj ĝis la pli komplikaj. Ili traktas lingvaĵojn
de la ĉiutaga vivo, plus leksikon de ekskurso kaj ĉemaraj akcidentoj
kun diversaj finoj.
La kajereton ni proponas por mallongdaŭra kurso, gvidata de instruanto,
aŭ kiel krommaterialon paralele kun alia lernilo. La akompana sonbendo
helpas en la evoluigo de la komprenkapablo.
Opinio de la legantoj:
El 3 opinioj, la averaĝa takso estas 4,0.
Nomo: Judit Felszeghy (panorama@mail.digitel2002.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso:
Komento: kasedo – ĝenas la germanakĉenta elparolo
Nomo: kristin keysers (acbkey@wanadoo.fr)
Dato: 2002-06-18
Takso:
Komento: mi ĵus malkovris tiun libreton en la Kastelo Grezijono
en Francio; certe mi uzos ĝin venontan jaron kun la jam trovitaj ludoj
kaj tekstoj; ankaŭ mi ŝatus dividi materialon Amike, Kristin
Nomo: inga johanson (ishim@hotmail.com)
Dato: 2002-02-25
Takso:
Komento: Mi momente instruas du komencantojn per Liza kaj Paulo.
Mi ŝatus ian krommaterialon, hejmtaskojn, enigmojn k.s. Ĉu iu alia faris
tian materialon por sia kurso?
Aldonu propran komenton:
Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron
de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj
al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net
|