|
Elisabetta Vilisics Formaggio: LUDU KUN NI! 2.
La prezento de la nova materialo estas lauxsxtupe
strukturigita, perbilde bone ilustrita, ne nur amuze, sed ankaux vidigante
la esencon de la direndajxoj. La leksikajxoj kaj paroltemoj rilatas al
la infana vivo: familia kaj lerneja medio, geografiaj, sociaj, natursciencaj
kaj interkulturaj temoj. La en Euxropo verkita lernilo ne forgesas informi
pri la foraj kontinentoj kaj landoj, pri ties kutimoj kaj mondo. Strukture, kiel ankaux la unua volumo, tiu cxi ne estas dividita je tradiciaj lecionoj, kio povas esti stranga por la klasikaj uzantoj. La libro entenas 4 grandajn cxapitrojn, ene de kiuj 1-2 pagxoj pritraktas la koncernajn erojn, identigeblajn en la librofina enhavtabelo (kies aldono estas bona novajxo kompare kun la unua libro). La lernolibro estas fakte laborkajero, kiun
la 8-10-jaruloj povas kolorigi (kompensi la pro-ekonomian mankon) kaj
en kiu ili enskribas cxiujn solvojn de la ekzercoj, kreas siajn vortlistojn,
solvas la taskojn, enigmojn, ecx povas resumi nacilingve la memorindajn
gramatikajn regulojn. La tekstoj estas dialogformaj, malofte rakontaj,
la ekzercoj spritaj, variaj kaj kreivaj. Kelkaj kantoj kaj ludoj buntigas la interesan
lernilon. Lauxdo al al verkistino kaj sxiaj kolegoj
kaj amikoj. Estas bone ke naskigxis la dauxrigo de la unua volumo kiun
tiutempe multe subtenis kaj influis la sciencaj konsilistoj de la paderborna
LOI-ekperimentprojekto, pri kies kunlaboro estas neniu aludo en la dua
volumo. La multjaraj instruistaj spertoj kaj entuziasmo inspiris nian
koleginon krei tre utilan kaj bone uzeblan materialon por la instruado
de Esperanto al 10-jaraj infanoj. Katalin Kováts |