Mamutido Miĉjo

Legolibro por komencantoj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BRONŜTEJN, Mikaelo
Eldonejo kaj jaro:   Moskvo -
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: nacilingva
Nacia(j) lingvo(j): rusa
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La ĉarma legaĵo pri la mamutido kaj ĝia trovo, flegado, plano ŝteli ĝin kaj pri la posta bonŝanca fino certe allogas la junajn legantojn. Ankaŭ morale ĉio estas en ordo: je la fino de la "KRIM"-eca rakonto eĉ la malbonuloj trovas la bonan vojon.
La intrigo antaŭeniras laŭ mallongaj ĉapitroj, taŭgaj por po-paŝa prilaborado. La lingvaĵo ne estas komplika, kvankam inter la unuaj du kaj tuj sekvaj ĉapitroj estas tro granda la diferenco. La vortostoko iom riĉas, sed por rusoj helpas ĉ. 700-kapvorta vortolisto.
La rusan eldonaĵon ni konsilas por grupa kaj individua legado kaj prilaborado je "komencanta" kaj "komencinta" niveloj, kaj certe ankaŭ internaciskale.

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron