Matematika vortaro

kaj oklingva leksikono

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): BAVANT, Marc
Eldonejo kaj jaro:   Kava-Pech, 2003
Tipo de instruilo: vortaro
Nivelo: por pluraj niveloj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): angla, ĉeĥa, franca, germana, hungara, pola, rusa
Aĝgrupo: plenkreskuloj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La vortaro, bele bindita kun alloga kovrilo, prezentas panoramon de la nuntempa matematika scienco, ekde la nocioj instruataj en baza lernejo ĝis tiuj instruataj en la unuaj jaroj de universitato.
La pli ol 1300 terminoj estas pedante kaj faknivele difinitaj. Ilin akompanas uz-ekzemploj, indikoj pri la uz-kunteksto, la fonto, kaj eventualaj rimarkoj fakaj aŭ terminologiaj. En la tuta teksto svarmas referencoj al aliaj terminoj (parencaj nocioj, subnocioj, supernocioj, sinonimoj) kaj eĉ al ilustraĵoj, prezentitaj aparte de la teksto en fina kajero 31-paĝa. La aŭtoro zorgas "paroli matematikon" per glata Esperanta stilo kaj ĉiam enkondukas la signifon de la simboloj, formuloj k.s., kiujn li paralele uzas.
Tiu verko disponigas do al la Esperanta publiko ekvivalenton de la materialo trovebla en nacilingvaj enciklopediaj fakvortaroj. La nuna stato de la Esperanta faka terminologio tamen limigas la amplekson de la terminara bazo, sed pere de seplingvaj tradukoj la aŭtoro aldonas plian faceton al sia verko, tiun de tradukvortaro Esperanta-nacilingva, nacilingva-Esperanta kaj eĉ nacilingva-nacilingva.
Aldone al la enciklopedia parto, al la nacilingvaj leksikonoj kaj al la ilustraĵa kajero, la postulema leganto trovos ampleksan antaŭparolon kun kritika pritakso de la uzitaj terminologiaj fontoj kaj prezenton de la metodologiaj principoj aplikitaj en la verko.
Krom la grandaj libroservoj por aĉeti la libron vi povos turni vin ankaŭ al la Eldonejo

Recenzo(j):

Por pli scii pri la vortaro aŭskultu la intervjuon kun la aŭtoro fare de Barbara Pietrzak (Pola Radio, elsendita je 2004-01-30) (2824 Kb, longeco: 11:33)

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron