Matematiko kaj legaĵoj por ĉiuj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): ARNAUDOVA, Ljudmila - ARNAUDOV, Petko
Eldonejo kaj jaro:   RADIO, Pazarĝik, 2000.
Tipo de instruilo: legolibro
Nivelo: por mezniveluloj
Celgrupo: internacia
Nacia(j) lingvo(j): esperanto
Aĝgrupo: pluraj

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

La ekstere kolora kaj alloga libro enhavas sennombrajn mallongajn kaj pli longajn taskojn, kompletigajn aŭ amuzajn por engrupaj kaj individuaj lernantoj, aŭ por simpla societa distriĝo. La solvo de la plejmulto de la taskoj ne nepre bezonas matematikan talenton, nur bazan logikan pensadon. Alia parto de la legaĵoj prezentas kulturhistoriajn interesaĵojn, onidiraĵojn, anekdotojn kaj (fals)citaĵojn de famulojn, ktp. La redaktado de la materialo ne vere helpas rapide kaj celkonscie elekti la ĝustan kaj la plej taŭgan ekzercon por kelkaj konkretaj celoj kaj situacioj, sed post kelkhora vagado en la libro (se oni ne perdiĝas en la legado) eblas trovi bonan trarigardon kaj marki la plej interesajn ekzercojn. (La solvoj troviĝas fine de la libro!)

Opinio de la legantoj:

Ankoraŭ ne estas.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron