Mazi en Gondolando

Inter-generacia kurso de Esperanto por infanoj, junuloj kaj ... plenaĝuloj

 


Bildo de la instruilo
   

Bazaj detaloj:

Verkisto(j): HARRIS, Wendy
Eldonejo kaj jaro:   Den Haag - IEI, 1995.
Tipo de instruilo: lernolibro
Nivelo: por komencantoj
Celgrupo: internacia
Aĝgrupo: infanoj super 10

Pliaj, detalaj informoj

Nia opinio:

Adapto de la fama BBC-seria lingvokursa materialo. La esperantlingva versio konsistas el la libro, vidbendo kaj kantokasedo, krom la kompleto aĉeteblas ankaŭ porinfana ekzercolibro (vidu la recenzon sube).
La materialoj estas uzeblaj ankaŭ memstare laŭ diversaj aplikmanieroj por la diversaj celgrupoj.
La filmo estas kolora, tre alloga kaj amuza. La voĉon de la rolantoj donas poloj kun sufiĉe bona prononco. La filmo ne dividiĝis je lecionoj, estas kontinua la rakonto. Por mallongaj gramatikaj klarigoj la intrigo estas interrompata, aplikiĝas mediatoroj (gramatikcelaj resum-skemoj) kaj speciala rolulo en apartaj situacioj. La tuto estas taŭga por ne nur instrui la internacian lingvon, sed ankaŭ veki la atenton pri ĝi jam ekde la frua infanaĝo, ja la etuloj ofte volonte rigardas la filmon ankaŭ en ties tuta longeco, kiel ili tion faras kun la aliaj desegnofilmoj en la televidiloj.
La libro enhavas la tutan tekston de la filmo, metodikajn konsilojn, fine kelkajn resumajn ekzercojn kaj leksikan indekson.
Por pliaj informoj turnu vin al: IEI kiu ankaŭ vendas la materialon.
Simpla teksto kaj ludo pri Mazi troveblas en la hejmpaĝo de Kastora Klubo.

Recenzo(j):

La unua renkontiĝo kun Mazi, IPR, 1995/3.
Konsideroj pri Mazi - instrucele, IPR, 1996/2.
Ekzercu kaj Ludu, IPR, 97/2. (p.31-32.)
Kelkaj gvidlinioj rilate “Mazi-n”, IPR, 1999/2.

Opinio de la legantoj:

El 5 opinioj, la averaĝa takso estas 4,4.

Nomo: Monika Molnar (esperanto_momix@yahoo.it)
Dato: 2002-10-24
Takso: * * * *
Komento: La infanoj ŝatas la "Grandan Mazi-n", eĉ se ĝi havas homajn trajtojn ... ekz.: neniu estas perfekta ;))


Nomo: Pálma Csiszár (abonasoft@pro.hu)
Dato: 2002-06-29
Takso: * * * *
Komento: Ĉarma kaj interesa, sed ellaborita por la angla, por ties gramatikaĵoj, ne estas 100%-e utiligebla.


Nomo: Joan Inglada Roig (j.inglada@esperanto-ct.org)
Dato: 2002-06-28
Takso: * * * * *
Komento: Bonega instrua kaj didaktika metodo. Pedagogie mi taksas ĝin tre taŭga pro la maniero kombini la rakonton kun la skeĉoj. Mi opinias ke la movado bezonas pliajn el tiaj instruiloj.


Nomo: Hokan (ho@ikso.net)
Dato: 2002-03-11
Takso: * * * *
Komento: Sufiĉe amuza kaj samtempe lerniga.


Nomo: Carola Antskog (cantskog@kolumbus.fi)
Dato: 2001-12-20
Takso: * * * * *
Komento: Ege klara strukturo. Donas bonan bazon. Taŭgas ankaŭ por gimnazianoj.

Aldonu propran komenton:

Ni ŝatus scii ankaŭ vian opinion pri la lernilo.
Bonvolu skribi ĝin al nia redakcio en aparta mesaĝo.
Bonvolu ne forgesi krom la teksta opinio doni ankaŭ poentan valoron de 1 (malbona) ĝis 5 (tre bona).
Post la sendo de la mesaĝo via teksto kun la poentoj estos alŝutitaj al la reta versio de la paĝaro.
Ni antaŭdankas vin pro via kontribuo.
Jen la adreso kien vi skribu: redaktanto@edukado.net

Fermu la instruilfenestron